• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 16:01:47    
Iom pri la ĉina movbilda kaj karikatura industrio (foto) 

cri

Sekve de apero de granda nombro da memkreataj movbildaj filmoj kaj karikaturoj, "ĉina trajto de movbilda filmo kaj karikaturo" fariĝis fokusa temo de profesiuloj. Ĉinaj legantoj kaj spektantoj jam kutimas figuron kaj rakonton de japana, eŭropa kaj usona movbildaj filmoj kaj karikaturoj. Ultraman kaj Mashimaro estas ŝategataj de ĉinaj junuloj kaj knaboj. Tial altiro de tiuj homoj al ĉina movbilda filmo kaj karikaturo aŭ eksporto de tiuj filmo kaj karikaturo al aliaj landoj, estas problemo konsiderata de personoj de ĉina movbilda ka karikatura rondo. Pri la problemo, estro de Ĉina Asocio de Movbilda Filmo kaj estro de Ŝanhaja Studio de Movbilda Filmo sinjoro Jin Guopin menciis sian opinion. Li diris:

"La ĉina trajto ne signifas, ke oni prenu ekskluzive ĉinan rakonton aŭ ĉinan figuron. Estas grave, ke ni aldonu ĉinan koncepton kaj pri valoran vidpunkton al kreaĵo, tute egale, ĉu la rakonto aŭ figuro estas ĉinia aŭ alilanda."

Koncerna departemento de la ĉina registaro jam perceptis perspektivon kaj latentan forton de la movbilda kaj karikatura industrio. Nun ĉina Kultura Ministerio, Ĝenerala Administrejo de Preso kaj Publikigo, Ŝtata Administrejo de Radio, Filmo kaj Televido kaj ĉina Informadika Ministerio faras aranĝon por fondi ŝtat-nivelan esploran bazon de movbilda kaj karikatura industrio kiel kovilon de la industrio.

Nun disvolviĝo de la ĉina movbilda kaj karikatura industrio eniras en prosperan fenomenon, tio inspiras multajn investantojn, tamen ankoraŭ ekzistas profesiuloj, kiuj estas relative sobraj. En la unua Ĉina Internacia Movbilda kaj Karikatura Festivalo okazinta en la urbo Hangzhou, unua konsilanto de Oficejo de Usonaj kaj Aziaj Movbildo kaj Karikaturo Sean Zhang estas maltrankvila. Li laboris multjare en la ĉina movbilda kaj karikatura rondo kaj en la lastaj jaroj li veturis al Usono por strebi al pli granda disvolviĝo. Tial por li, stato de internacia movbilda kaj karikatura industrio estas konata. Li diris:

"Disvolviĝo de movbilda filmo kaj karikaturo en Ĉinio ĵus komenciĝis, tial ekzistas granda distanco kun evoluintaj landoj. Sekve de plifortigo de ĉina sinteza land-forto, la movbilda kaj karikatura industrio certe disvolviĝas. Agmaniero estas ŝlosila. Laŭ mi, unue, oni ne rekte kopiu kreaĵon de aliaj landoj, due, necesas iri laŭ sia propra vojo, trovi sian superecon kaj malfavorecon kaj turno tiun malfavorecon al supereco."

Sean Zhang opinias, ke nun medio por disvolviĝo de la ĉina movbilda kaj karikatura industrio estas kontentiga. La ĉina registaro alte atentas tion kaj investata civila kapitalo estas plena. La movbilda kaj karikatura industrio estas giganta industria sistemo. Se oni ne ekspluatos koncernan derivan produkton kaj nur dependas de dissenda aŭtorrajta enspezo, estas malfacile por investantoj repreni investon kaj tio certe influos disvolviĝon de la industrio.