• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 16:11:34    
Taiwan-a pentristino Zhang Fuying (foto)

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe en Ĉina Ŝtata Muzeo, eksponiĝis pentraĵoj de taiwan-a pentristino Zhang Fuying. Sinjorino Zhang Fuying ne nur gajnis atingon en la arta afero, sed ankaŭ kontinue helpas malriĉajn artistojn kaj studentojn kaj sin dediĉas por kultura interfluo de la du bordoj. Nun ni konigas al vi taiwan-an pentristinon Zhang Fuying.

La ekspozicio de pentraĵoj en la Ĉina Ŝtata Muzeo eksponis 70 pentraĵojn de Zhang Fuying. Tiuj pentraĵoj plejparte estas de ŝi kreitaj en la lastaj jaroj kaj temantaj ĉefe pri ĉinaj famaj naturaj vindindaĵoj, ekzemple monto Huangshan en la provinco Anhui, Ŝtona Arbaro en la provinco Yunnan, pitoreska pejzaĝo Jiuzhaigou en la provinco Sichuan kaj Zhangjiajie en la provinco Hunan.

Sinjorino Zhang Fuying estas 70-jara kun malgrasa staturo. Kvankam ŝia hararo jam estas griza, tamen spiro estas aktiva kaj ĉiam videblas ŝia rideto.

Zhang Fuying estas taiwan-ano, kaj pro malriĉa familia stato deinfanaĝe ŝi devigite portis sur si devon vivteni la familion. Tamen ŝi ege ŝatas pentri kaj por realigi sonĝon lerni pentradon, ŝi plenforte klopodis por kolekti lernopagon. Zhang Fuying rememoris:

"Mi devas perlabori por vivteni mian familion. Mankis mono al mia familio por sendi min viziti lernejon. Tamen mi ne havis sufiĉe fortan fizikan forton kaj ne povis fari fizikan laboron, tial mi lernis fotografon. Post duona jaro, mi servis kiel instruisto kaj vivtenis per fotografo. Tial mi serioze traktis mian laboron kaj tago post tago mi faris profundan studon pri tio.

Tiam Zhang Fuying estis 14-jara. Mankis al ŝi mono por aĉeti rivelan ekipaĵon, tial ŝi utiligis sunlumon kaj grandigilon faritan el kelkaj paper-skatoloj. En tia peniga kondiĉo, ŝia fotografa tekniko progresis tago post tago. Ŝiaj fotoj kelkfoje gajnis premiojn en konkurso en Japanio, Usono kaj Germanio.

En la aĝo de 18 jaroj, Zhang Fuying, perlaboranta siajn vivbezonaĵojn, povis peti instruadon kaj lernis pentradon. Poste ŝi sin ĵetis al pentra afero kaj forgesis ĉian malfacilaĵon. Ŝi diris:

"Dank' al pentrado, mi forgesis ĉian malfacilaĵon. Nun kiam mi faras pentraĵon, se kelk-cent homoj akompanas min kaj estas ne kvietaj, tio ne povas malkvietigi min. Ĉar mi jam estas trankvila."

Poste Zhang Fuying petis instruadon de ĉina majstro de ĉina pikturo Huang Junbi. Huang Junbi havas profundan bazon de ĉina pentrado kaj samtempe tuŝas okcidentan pentradon, tial en lia pentraĵo videblas tradicia detala enhavo de ĉina pentraĵo kaj kompreno de nuntempaj homoj al antikvaj pentraĵoj, samtempe li aldonis metiarton de okcidenta skizo.