• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 16:39:03    
Korinklino de wa-naciecanoj al ligna tamburo (1)

cri

Raportisto registris pasian tamburadon en religia kultado de la kuraĝa nacieco Wa, kiu loĝas en alta montaro de la sudokcidenta landlimo de Ĉinio. En kredo de Wa-naciecanoj ligna tamburo, simbolanta totemon de la prauloj, okupas tre gravan lokon. Tiu artikolo konigas al vi kulturon de ligna tamburo de Wa-nacieco.

Wa-nacieco titolas sin Awa. De antikvece la nacieco loĝas en montaro de la provinco Yunnan, landlimo de Ĉinio kaj Birmo, kun pli ol 300mil loĝantoj. Viroj de la nacieco plejparte havas buklan hararon, kaj la virinoj ŝatas konservi longajn harojn kun arĝenta ornamaĵo. La naciecanoj havas brunan haŭton kaj fortikan korpon. Ili kredas je primitiva religio, opiniante, ke ĉio en la mondo havas sian spiriton kaj, kompreneble, spirito ekzistas ĉie. Por akiri zorgon kaj benon de tiuj ĉi dioj, Wa-naciecanoj ofte okazigas kultadon por esprimi sian estimon al ili. En la kultado ligna tamburo estas necesa instrumento.

En ĉiu wa-nacieca vilaĝo de la provinco Yunnan estas kiosko farita el lignaj kolonoj, bambuaj tranĉaĵoj kaj pajlo, oni nomas tian kioskon dometo de ligna tamburo, en kiu oni kulte konservas lignajn tamburojn, kaj same kiel religia templo en aliaj naciecoj, ĝi estas ankaŭ la simbolo de wa-nacieca vilaĝo. En la dometo de ligna tamburo oni kutime konservas du lignajn tamburojn, viran kaj inan. La vira estas maldika kaj svelta, dum la ina estas dika kaj grandkorpa, ĉar Wa-nacieco adoras patrinan instinkton kaj opiniis, ke ligna tamburo estas simbolo de patrino. Laŭ legendo, antaŭ tre longe en wa-naciecaj vilaĝoj ofte okazis katastrofo, pro tio oni konsideris fari iun instrumenton, kiu povus evitigi al ili katastrofon kaj protekti pacon de la vilaĝoj. Tial oni faris lignan tamburon, tamen oni neniel povis sonigi ĝin per frapado. Tiam iu maljunulino, pasanta preter la vilaĝanoj, diris, ke se oni deziras sonigi la tamburon, oni devas fari ĝin en la formo de virino. Post penega pensado metiistoj fine komprenis proponon de la maljunulino, kaj ili faris lignan tamburon en la formo de virina seksorgano. Kiel atendite la ligna tamburo fine sonis kun orelplaĉa kaj emocia tono.

En tamburado de wa-naciecanoj kutime aŭdiĝas du malsamaj tonoj, sonora kaj obtuza. En akompano de tiuj du tonoj, wa-naciecanoj kantas sonoran popolkanton dancante—tiel ili elverŝas sian senton. La tekstoj ĉefe priskribis naciecan historion, religia kultadon, produktadon kaj la vivon. Kaj la danco prezentas ankaŭ procedon de ligna tamburo kaj ĝojon post plenumo de ligna tamburo.