• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-16 16:44:19    
Vjetnama ĉefministro faros oficialan viziton al Usono

cri

Laŭ invito de usona prezidento Goerge W. Bush, vjetnama ĉefministro Phan Van Khai faros oficialan viziton al Usono de la 19-a ĝis la 25-a de junio. Tio estos la unuafoja vizito al Usono fare de vjetnama ĉefministro post la finiĝo de la vjetnama milito en 1975. La vjetnama flanko esperas, ke ĉi-foja vizito de Phan Van Khai al Usono helpos la rilatojn inter Vjetnamio kaj Usono suriri novan etapon. Ankaŭ la usonaj amaskomunikiloj opinias, ke la du landoj havos trarompon en la duflankaj rilatoj kaj komune zorgataj regionaj kaj internaciaj problemoj.

Laŭ la tagordo, Phan Van Khai unue atingos Seatlon de la usona vaŝingtona ŝtato kaj tie intervidiĝos kun altarangaj oficistoj de la aviadila kompanio Boeing. Poste, en la 21-a de junio, li interparolos kun usona prezidento George W. Bush kaj intervidiĝos kun ŝtata sekretario Condoleezza Rice, gvidantoj de la usona Kongreso kaj personoj de la komercista rondo. En Vaŝingtono Phan Van Khai ankaŭ ĉeestos al la kontrakto-subskriba ceremonio pri aĉeto de 4 Boeing-aviadiloj. Post tio li flugos al Kalifornio por interparoli kun Bill Gates, prezidanto de Microsoft.

Usonaj amaskomunikiloj opinias, ke ĉi-foja vizito de Phan Van Khai al Usono celas serĉi plifortigon de kontaktoj inter Vjetnamio kaj Usono en ekonomio, politiko, militafero kaj aliaj kampoj, precipe celas serĉi subtenadon de Usono por la vjetnama aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj la duflanka sekureca kunlaborado. Rilate al aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Vjetnamio jam akiris la subtenan promeson de Eŭropa Unio kaj Japanio. Ĝi do esperas, ke ankaŭ Usono faru definitivan esprimadon pri tiu ĉi problemo.

En julio de 1995, Usono kaj Vjetnamio realigis la diplomatian normaliĝon. De la lastaj 10 jaroj la du landoj senĉese disvolvas kunlaborojn en la ekonomia, politika kaj militafera kampoj kaj intime kunlaboras en batalo kontraŭ terorismo, batado al translandaj krimoj, batado al homa kaj narkotaĵa kontrabandado kaj aliaj flankoj. En decembro de 2000, Usono kaj Vjetnamio subskribis la duflankan interkonsenton pri komercado. De tiam dum 3 jaroj la duflanka komerca sumo rapide grandiĝis, de 1,5 miliardo da usonaj dolaroj en 2001 ĝis 7 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004.

En marto de 2000, usona eksa nacidefenda sekretario William Cohen vizitis Vjetnamion, kaj la vizito estis titolita kiel la "glaci-rompa vojaĝo" en la historio de la militaferaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Usono.

Tamen Usono kaj Vjetnamio havas diverĝojn pri iuj problemoj. Dum la vjetnama milito, la usona armeo uzis kemiaĵon, kio kaŭzis damaĝon al miliono da vjetnamoj. La vjetnama registaro apelaciis, ke Usono "donu helpon al la viktimoj pro humanisma respondeco", tamen tiu ĉi problemo ĉiam restas nesolvita. Samtempe Usono ĉiam kritikas Vjetnamion pri ĝiaj demokratia stato kaj homrajta stato.

Usonaj analizistoj montris, ke la baldaŭa vizito de Phan Van Khai al Usono montras, ke la dulandaj rilatoj iras al normaliĝo.