• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-17 08:17:00    
Jiang Ronyao: Memoru Manĝaĵon Faritan de Panjo!

CRI
Kio estas feliĉo? Foje mi havis strangan komprenon. Ekzemple, mi ofte pensis, ke tio estas la plej granda feliĉo en la mondo, ke aĝante jam 30 jarojn oni povas ankoraǔ ĉiutage preni manĝojn faritajn de la patrino. Tia penso naskiĝis eble pro tio, ke nur pli ol 10-jara mi vizitis lernejon aliloke kaj ne povis manĝi ion preparitan de panjo. Ĝuste en la manĝo mi elgustumis amon kaj saĝon de la patrino.
Fakte ĉia manĝaĵo estas ia manifestaĵo de saĝo. En la jaroj de mia kreskado ne estis tiom da manĝaĵoj kiel nun. Tiam estis eĉ malfacile satiĝi. Panjo ofte elpensis ion por ŝanĝi nian manĝon. Nia familio bredis kokojn, tial ovoj ne estis raraj, tamen necesis vendi ovojn por gajni monon. Sed panjo ĉiam konservis la 1-an ovon por ni. Ŝi metis ĝin en cindron de ĵus forbrulintaj hejtobranĉoj, ke ĝi tiel bakate fariĝu manĝebla. Ja ege bongusta, tia ovo. En morta sezono de surkampa laboro ni glutis nur kaĉon. Kiam ni enuis de tia manĝo, panjo faris ŝanĝon. Ŝi ŝutis lavitan rizon en ceramikan poton, enverŝis akvon, aldonis kuleron da porka oleo kaj metis la poton sur kamenon por stufi la rizon en kaĉon, kies kovrilo surhavis argilan tegaĵon. Fine tia kaĉo fariĝis frandaĵo. Tiam rizo, batato kaj fabo estis ĉefmanĝaĵoj. Tamen mia patrino kapablis pretigi multegajn specojn el ili. Foje ŝi diris, ke ŝi povas fari almenaǔ 72 specojn de batata manĝaĵo. Mi neniom suspektis, ĉar mi jam manĝis ilin.
La amo de la patrino ordinare enkorpiĝas en nutraĵoj. Mi ankoraǔ memoras, ke olea poto enhavas bastoneton, al kiu tola peco estas ligita. Kuirante almanĝajon, panjo levis oleajn gutojn per la bastoneto. Kiom oleŝpare! Tamen foje ŝi tre "diboĉis". Kiam mi revenis hejmen el mezlernejo por pasigi feriojn, panjo preparis tutan tablon da delikataj pladoj. Ŝi eĉ metis kandelabron sur la tablon. Tia regalo manifestis la amon de la patrino unuflanke kaj trudis al mi preman forton aliflanke. Sed ĝuste tia "premo" faris, ke mi, denaske ludema, diligente lernis kaj sukcese varbiĝis en universitaton.
La favoro de panjo ludis sian rolon ankaǔ kiam mi malsaniĝis. En la infaneco mi tre inklinis al malsaniĝo, ĉar tiuokaze mi havis la ŝancon gustumi ambrozion. En profunda aǔtuno de iu jaro, gripo trafis min kaj pro tio mi, perdinte la apetiton, rifuzis ĉian frandaĵon. Iutage mi murmuris al panjo, ke mi volas manĝi ovaĵon kun misgurno.
"Kie oni povas kapti misgurnon en ĉi tia sezono?" ŝi flustris, ne al mi, sed al si mem. Fine ŝi iris al riza kampo, faris sufiĉe grandan kavon, metis bambuan korbeton en la kavon, ŝutis iom da vina feĉo en la korbon kaj kovris la ujon per tero. Mi eksentis, ke mi estas la plej feliĉa en la mondo, ĉar mi ricevis manĝaĵon faritan de panjo el ovo kaj misgurno.
Pasis multaj jaroj. Rememorante la misgurnaĵon mi min demandis, "Ĉu mi povus fari la samon por la patrino? Kaj filoj de aliaj virinoj?" Tamen ĉie en la mondo troviĝas sennombraj patrinoj, kia la mia.