• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-17 14:53:45    
Pri nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio, EU bezonas alporti saĝecon kaj kuraĝon

cri

Lastatempe okazis kunveno de ekster-aferaj ministroj de EU kaj en la kunveno, oni decidis forlasi planon pri nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio fine de junio de la kuranta jaro. Evidente, ke EU faris la decidon sub premo de Usono. Tamen nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio estas politika promeso fare de EU al Ĉinio, EU devas konsideri longdaŭrajn interesojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj marŝi depende de sia saĝeco kaj kuraĝo.

Malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio estas produkto dum malvarma milito kaj ne konformas al la nova situacio, ke Ĉinio kaj EU disvolvas ĉiuflanke strategiajn partnerajn rilatojn. Pri tio iuj eŭropaj politikistoj frue havis komunan konon. En 2003, franca prezidento Chirac la unua elmetis, ke malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio ne konformas al tendenco de la epoka disvolviĝo kaj devas esti nuligata. En decembro de la pasinta jaro, pinta konferenco de EU oficiale faris decidon kaj metis temon pri nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio en tagordon de EU kaj difinis finon de junio de 2005 kiel tempolimon de la nuligo de malpermeso.

La rezolucio antaŭenpuŝita de Francio dekomence suferis fortan oponon de Usono. En la lastaj jaroj, Usono estis maltrankvila pri leviĝo de ĉinaj ekonomiaj efektivaj fortoj kaj internacia pozicio kaj provis preni malpermeson de vendo de armiloj al Ĉinio kiel rimedon por reteni Ĉinion. Samtempe kun tio, ankaŭ senĉese profundigaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU maltrankviligis Usonon.

Samtempe kun usona apliko de forta premo, Britio, lojala aliancano de Usono en Eŭropo, koaliciigante al si landojn de norda Eŭropo, senĉese malordigis la situacion. Pro tio, kelkaj landoj de EU komencis maltrankvili kaj EU ne povas atingi unuecon pri nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio.

La elekto de EU sendube estas damaĝo por la rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Kvankam EU havas la obstaklon pri malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio, tute ne konformu al la epoko, tamen surbaze de komunaj strategiaj interesoj, la du flankoj jam reciproke estas gravaj partneroj. Nun EU estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio kaj Ĉinio estas la dua granda komerca partnero por EU. Sur sciencteknika kampo, Ĉinio partoprenas en galilea plano kaj plano de nuklea energio. La du flankoj havas komunan starpunkton pri multaj gravaj internaciaj problemoj. En tia stato, plifortigo de amikeca kunlaboro konformas al epoka disvolviĝo. Bedaŭrinde, ke EU submetiĝis al usona premo kaj prokrastis planon pri nuligo de malpermeso de vendo de armiloj al Ĉinio. Tio ne nur damaĝas ĉinajn interesojn, sed ankaŭ ne utilas al propraj interesoj de EU.

En la 1-a de julio, Britio transprenos oficon de deĵoranta prezidanta lando de EU. Kvankam kelkaj alt-rangaj oficistoj de EU esprimis, ke ili pluapaŝe strebos al unueco kaj daŭre klopodos nuligi la malpermeson de vendo de armiloj al Ĉinio, tamen konsidere specialajn rilatojn inter Britio kaj Usono, estas malfacile meti la problemon en tagordon en la estonta duona jaro.