• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-17 15:33:05    
Ora fazano (foto)

cri

La ora fazano (Chrysolophus pictus) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj estas propra al Ĉinio. Ĝi vivas en la sudorienta parto de Ĉinghaj, suda parto de Gansu kaj Ŝenŝji. Ĝi troveblas ankaŭ en la provincoj Siĉŭan, Hubej, Hunan, Gujĝoŭ, Gŭangŝji kaj Junnan. Ĝiaj loĝlokoj troviĝas pli oriente ol tiuj de la blankventra fazano. La femalaj ora fazano kaj blankventra fazano estas similaj unu al la alia en aspekto, en koloro, formo kaj grandeco de la ovoj, en longeco de kovado kaj formo de la birdidoj. Tio montras, ke la duspeciaj birdoj estas parencaj. La maskla ora fazano estas orflava escepte de la malhelverda dorso, ruŝa malsupra korpo, nigra vosto kun densaj flavaj makuloj. La femala ora fazano estas flavbruna kun delikataj malhelbrunaj makuloj, ĝiaj beko, piedoj kaj nuda parto de la vizaĝo estas flavaj.

Somere la oraj fazanoj aktivadas unuope aŭ duope sur rokozaj ebenaĵoj inter montoj aŭ dezertaj kaj krutaj montodeklivoj. Ili agas en malaltaj arbustaroj kaj bambuaroj. Ili pasigas nokton sur malaltaj branĉoj de pinoj. Vintre precipe post neĝado, pro manko de manĝaĵoj en montaro, ili dek-ope iras al ŝtuparaj kampoj por serĉi manĝaĵojn kaj revenas al montoj nokte. Ili lertaj en kurado, ĉiam iras kun levita kapo kaj per grandaj paŝoj. Ĝenate, ili do flugetas kun duonetenditaj flugiloj. Ili manĝas ĉefe foliojn kaj ŝosojn de arbustoj, bambuidojn kaj iliajn foliojn, herbajn semojn, sovaĝajn ajlojn kaj iafoje ankaŭ araneojn kaj aliajn insektojn, precipe malgrandajn krustulojn. Ili komencas fekundiĝi aprile kaj konstruas neston inter sovaĝaj herboj, rokoj kaj en bambuaro. La virbirdoj havas belan prezentadon por pariĝo kaj faras intensan batalon inter si. La bredataj oraj fazanoj en la nesto demetas 10-20 helbrunajn ovalajn ovojn. La kovado, kiu daŭras 22-23 tagojn, estas farata de la birdino.

La oraj fazanoj estas aprecaj birdoj, tre ŝatataj de homoj.

La blua fazano (Crossoptilon auritum) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en la orienta kaj nordorienta partoj de Ĉinghaj, la nordokcidenta kaj suda partoj de Gansu, Helan-montaro de Ningŝja kaj en norda Siĉŭan. Ĝi estas tutkorpe blugriza kaj ruĝa ĉe ambaŭ flankoj de la kapo, la plumoj ĉe la oreloj estas blankaj kaj elstaraj sur la nuko. Ĝiaj mezaj vostplumoj aparte longaj leviĝas supren, dum la ceteraj vostplumoj falas kvazaŭ ĉevalvosto. La eksteraj vostplumoj estas blankaj ĉe la bazo.