• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-17 15:52:41    
Qufu -- Naskiĝloko de Konfuceo (1)

cri

Konfuceo, la mond-renoma ĉina filozofo naskita en Qufu, Shandong-provinco, antaŭ 2 530 jaroj, influis la ĉinan socion per siaj ideoj ĝis la nuna jarcento. Dum kreskis la religio-simila kulto, kiu pli kaj pli ampleksis liajn pensojn, oni starigis altarojn en Qufu memore al li. La feudaj regantoj en postaj dinastioj uzis la konfuceanismon kiel moralan apogilon por plifortigi sian potencon kaj konstruis la urbon Qufu kvazaŭ ĝi estus sankta loko. Rezulte, estiĝis tie rimarkinda grupo de antikvaj konstruaĵoj kun arttrezoroj.

Oni alvenas al Qufu per 50-minuta aŭtobusa veturo orienten de la fervoja stacio en Yanzhou sur la Pekin-Ŝanhaja Fervojo. La spacoplena Templo de Konfuceo elstaras en la urbo kaj estas la unua vizitota loko.

Laŭ la grandeco kaj skalo la templo okupas la duan lokon post la Imperiestra Palaco en Pekino. La konstruado de la templo komenciĝis en 478 a.K., la jaron post la morto de Konfuceo. Ĝi estis rekonstruita kaj pligrandigita multfoje en la postaj du mil jaroj.

La tereno de la templo kovras areon de 22 hektaroj kun konstruaĵoj aranĝitaj simetrie laŭlonge de unu-kilometra nord-suda akso. Troviĝas 53 majestaj portaloj kaj multnombraj haloj, pavilonoj, altaroj, ĉiuj komplike tegmentitaj per glazuraj tegoloj.

La Granda Pavilono de la Konstelacio de Kleruloj, konstruita en 1191, estas unu el la ĉefaj haloj. Ĝi estas eleganta ligna konstruaĵo kun tri-etaĝaj tegmentoj el glazuraj tegoloj.

Ankaŭ estas la Granda Halo de Konfuceo kun du-tavolaj tegmentoj. Dek masivaj kolonoj el marmoro subtenas la malsupran tegmenton ĉe la antaŭo, ĉiu hakita el unuopa peco. Belegaj drakoj volviĝas ĉirkaŭ la kolonoj en bareliefo.

En la templo konserviĝas impona kolekto de steleoj kaj aliaj ŝtonsurskriboj. Steleoj nur en la regiono de Qufu totalas 2 100, ĉiuj alte taksitaj laŭ arta kaj historia valoro. Okulfrapas ankaŭ la cent gravuraĵoj en bareliefo elfositaj el tomboj de Han-dinastio de 206 a.K. ĝis 220 p.K. Ĉi tiuj prezentas la vivon, kutimojn kaj kredojn ekzistantajn en Ĉinio antaŭ dudek jarcentoj. Unu montras Bian Que, renoman kuraciston de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), donanta akupunkturan traktadon. Kvar homoj staras apude atendante sian vicon ricevi kuracadon.

Oriente de la templo estas la domego de la familio Kong, kie loĝis posteuloj de Konfuceo. Aroj da domoj estas aranĝitaj ĉirkaŭ naŭ kortoj, el kiuj ĉiu estas bela ekzemplo de ĉina arkitekturo.

La Granda Halo de la Domego estas meblita kiel en antaŭaj tagoj. Granda seĝo havas kovrilon el tigra felo. Sur ruĝe lakita skribtablo kuŝas oficialaj sigeliloj, skrib-penikoj, kaj la insignoj, sagoj kaj bambu-pecoj, kiuj servis kiel ordonoj por arestado kaj pridemandado. Laŭ tio oni povas imagi la aŭtoritaton de la familio Kong.