• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-17 15:55:35    
Qufu -- Naskiĝloko de Konfuceo (2)

cri
La aliaj domoj antaŭe servis kiel akceptejoj por honoraj gastoj, lokaj oficialuloj kaj etnobeloj aŭ kiel loĝejoj por gardistoj kaj servistoj de la familio. Iam la familio posedis 64 mil hektarojn da tero en kvin provincoj kaj ricevis terrentojn en greno de pli ol kvardek mil tunoj ĉiujare.

La loĝejaro de la familio abundas je vazoj el oro, arĝento kaj kupro, ornamaĵoj el jado kaj eburo, kaj brodaĵoj, silko kaj sateno. Unuopa familia bankedo havis laŭdire 196 pladojn kaj 404 sidlokojn. La vestaĵ-inventaro por Kong Lingyi, la 76-a posteulo de Konfuceo, listigas 419 pecojn portitajn en unu jaro. Tiaj detaloj pri la vivstilo de la idoj de Konfuceo en la feuda socio havigas al vizitantoj ian ideon pri la potenco kaj riĉeco de la familio Kong.

Vojo kondukas de la norda pordego de la urbo al la Konfucea Arbaro, kie troviĝas la tomboj de Konfuceo kaj plejparto de liaj posteuloj. La tombejo havas perimetron de pli ol sep kilometroj kaj en ĝi abundas jarcentojn maljunaj ĉiamverdaĵoj kun ŝtonaj panteroj, grifoj kaj gardostarantoj, indikante la plej altajn funebrajn honorojn. La nombro de antikvaj pinoj kaj cipresoj estas 22 mil, dum 40 mil arboj de diversaj specoj estis plantitaj post 1949. Dise aranĝitaj inter la arboj estas mil steleoj kaj 60 arkitekturaj konstruaĵoj kun ruĝaj kolonoj, tegmentoj el verdaj tegoloj kaj pitoreske pripentritaj traboj. La Konfucea Arbaro estas la plej vasta kaj plej malnova artefarita arbara parko en orienta Ĉinio.

Historiaj vidindejoj ekster Qufu estas la Templo de la Duko de Zhou, frato de Wu Wang*, kiu fondis Zhou-dinastion (1066-256 a.K.), la ruinoj de la fama Halo Nimbo, kiu estis la centro de la ĉefurbo de la duka regno Lu**, kaj la tombo de Shao Hao, unu el la Kvin Imperiestroj***, kiuj, laŭ legendoj, regadis Ĉinion antaŭ ĝia kronikita historio. Ĉi tio estas la nura piramid-forma tombo en Ĉinio. La tombo, konstruita per sennombraj ŝtonblokoj, ankaŭ nomiĝas la Tombo de Dek Mil Ŝtonoj. Antaŭ la tombo estas palaco-simila konstruaĵo, kiu viciĝas inter la ĉefaj vidindejoj en Qufu.

Nun ŝoseoj anstataŭis la kamparajn vojetojn kaj du modernaj hoteloj estas pretaj loĝigi la kreskantan nombron da turistoj.

Du lokaj vinoj estas nun haveblaj en la distrikto, la fame konata Qufu-vino kaj la nova Shandong-fontana Vino. La 1 200-jara metio de lignogravuro propra al Qufu reviviĝis, kaj laborejo kun 90 metiistoj produktas tiajn lignogravuraĵojn. Estas ankaŭ multaj butikoj, kiuj vendas reproduktaĵojn de surskriboj sur steleoj kaj de gravuraĵoj.

--------------------------------------------------

* Wu Wang (Regho Wu): fondinto kaj suvereno de la Okcidenta zhou-dinastio (11-a jc.— 771.a.K.).

** Regno Lu (11-a jc — 256a.K): duka regno sub Zhou-dinastio, en la sudokcidenta parto de la nuna Shandong-provinco, kun Qufu kiel la ĉefurbo.

*** Kvin Imperiestroj: antikvaj suverenoj en legendo.