• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 10:50:18    
Korinklino de wa-naciecanoj al ligna tamburo (2)

cri

"Ligna tamburo estas la plej sankta instrumento de nia nacieco, muziko de la ligna tamburo havas du tonojn, la obtuza tono simbolas kuraĝajn kaj bonkorajn virojn, dum la sonora simbolas dancemajn kaj kantemajn virinojn"

Lignaj tamburoj okupas gravan lokon en wa-naciecaj vilaĝoj, tial farado de ili fariĝis la plej grava kaj solena evento. Ĉiujare, kiam oni planas fari novajn lignajn tamburojn, unue oni serĉas plej malmolajn arbojn en arbaro por fari tamburkorpon. Elektinte arbojn, gvidate de sorĉisto ĉiuj vilaĝanoj dehakas la arbojn kaj forhakas iliajn branĉojn, oni dancante kaj kantante portas la arbojn al la vilaĝo kaj komencas la faradon.

Farado de lignaj tamburoj estas sankta afero, oni multe atentas specialan metilertecon. Fraŭlino Ou Kuai prezentis al raportisto procedon de ligna tamburo. Ŝi diris, "Ĉizado de ligna tamburo bezonas specialan lertecon. Ĉiutage oni faras ĉizadon nur kelkajn horojn, ĉar ĝi bezonas taŭgan prilum-angulon de la suno, kutime plenumado de unu ligna tamburo bezonas laboron de 4 aŭ 5 laborantoj dum kelkaj semajnoj."

En la koroj de wa-naciecanoj ligna tamburo estas sankta ilo komunikebla kun dioj kaj okupas nesupereblan lokon. Ili opiniis, ke dioj ne komprenas homan lingvon, tamen ili komprenas tamburadon. Tial la lokaj homoj dialogas kun dioj per tamburado, esprimante la deziron forigi malbonon kaj protekti la vilaĝon. Wa-naciecanoj formis apartecan lingvon de ligna tamburo iom post iom en komunikado kun dioj.

Sinjorino Xie Ling, kiu okupas sin pri naciminoritata kulturo, delonge loĝas kun wa-naciecanoj kaj havas profundan konon pri wa-nacieca kulturo, diris, "Ligna tamburo fariĝis instrumento koheriganta animon de wa-naciecanoj. Ĝi implicas adoron de wa-naciecanoj al patrinoj, respekton al virinoj kaj al maljunuloj. Ligna tamburo vigligis la vilaĝojn kaj donis al ili spiriton."

Ligna tamburo estas sankta objekto, antaŭe oni tamburis nur tiam, kiam oni renkontis katastrofon aŭ urĝajn aferojn. Sed nun ligna tamburo jam fariĝis nemankigebla instrumento de wa-nacieca danco. Same kiel ligna tamburo, wa-naciecaj dancoj plejparte originis el religia kultado, tamen kies koloro jam paliĝis iom post iom, kaj post evoluo ili fariĝis popolaj dancoj por amuzado kaj prezentado.

Aŭdinte tamburadon tuj dancas wa-naciecanoj pro emocio. Longaj kaj nigraj hararoj de wa-naciecaj fraŭlinoj estas tre okulfrapaj. Fraŭlinoj portas nigrajn kaj longajn harojn dorse, kaj kunigas ilin per arĝenta ringo, montrante grandajn okulojn kaj nigrajn brovojn, kun natura kaj juneca beleco.

Danco de har-svingo estas danco aparta al Wa-nacieco. Dancante fraŭlinoj svingas la harojn supren, kiuj flirtas kiel nigraj rubandoj. Senĝena kaj bela dancado de la fraŭlinoj plene montras ilian karakterizon, senĝenan, liberalan kaj malkaŝeman.