• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 14:55:40    
Heredo kaj Skizo—Ekspozicio de Pentraĵoj de Zhang Fuying

cri
Dum 30 jaroj de akompano kun Huang Junbi, Zhang Fuying profunde komprenis la artan esencon. Jam pli ol 100 fojojn, ke ŝi partoprenis en diversaj ekspozicioj kaj okazigis siajn pentraĵ-ekspoziciojn. Zhang Fuying opinias, ke se oni heredas tradicion, tiam ŝi povas krei stilon taŭgan al si mem. Ŝi diris:

"Mi kultis antaŭajn pentristojn, ĉar ili jam bone firmigis bazon. Iuj oponas kontraŭ tradicio kaj opinias, ke la tradicio estas enuiga, tamen mi posedas malsaman vidpunkton ol ili. Laŭ mi, bazo kreita de prauloj estas firma kaj estas facile por nuntempaj homoj suriri kaj poste krei sian propran stilon. Instruisto Huang Junbi diris, ke en iu periodo de pentrado, oni devas preni la naturon kiel instruiston. Tial mi startis de tradicio kaj petis instruadon de la naturo."

Ĉar Zhang Fuyin ĉiam okupiĝis pri fotografo, tial formiĝis ŝia stilo kombinanta heredon kun skizo.

Pentraĵo de Zhang Fuying estas grandioza kaj impona kaj ne havas malfirmecon kaj malfortecon. Ŝi diris, ke tio kuŝas en ŝia travivaĵo en infaneco. Pro tia individua karaktero, Zhang Fuying, loĝanta en Taiwan ĉiam admiras kaj respektas naturajn vidindaĵojn en la ĉina ĉeftero.

En la jaro 1990, ŝi unuafoje venis al la ĉina ĉeftero kaj en la jaro 1992, ŝiaj pentraĵoj unuafoje eksponiĝis ĉi tie. En la jaro 1999, ŝi okazigis ekspozicion de pentraĵoj en Ĉina Historia Muzeo. De la lastaj jaroj, ŝi plenforte sin dediĉas por kultura interfluo de la du bordoj.

Zhang Fuying ankaŭ faris monkontribuon por establi "Fonduson de Belarta Konkurso de Sinjoro Huang Junbi por Kulturo kaj Eduko" kaj per tio ŝi senĉese monhelpis taiwan-ajn maljunajn, malriĉajn kaj malsanajn pentristojn kaj liveris monpremion al eminentaj studentoj de belartaj instututoj de la du bordoj. Tamen ŝi mem simple vivtenas. Ŝi prenis sian enspezon per vendo de pentraĵoj en la ĉeftero por monhelpi malriĉajn artajn studentojn. Ŝi diris:

"Mi ŝparis monon por kulturi pli multajn junulojn kaj ankaŭ por memori al mia instruisto. Dum la tuta vivo, mi esperas fari efektivan aferon. Tio estas mia deziro."

Ŝi estas okupita por ĉiutaga laboro. Funkciigi galerion, partopreni en aŭkcio, fari instruadon. Ŝi diris, ke por pentristo ne troviĝas fino.