• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 15:02:20    
Iom pri okazonta intervidiĝo inter Sharon kaj Abbas

cri

Kvar monatojn post okazigo de la pinta konferenco en egipta urbo Sharm el Sheikh, izraela ĉefministro Sharon kaj prezidanto de Palestina Nacia Leĝ-dona Konsilio Abbas planas refoje okazigi intervidiĝon en la 21-a de la kuranta monato en Jerusalemo kaj faros kunaranĝon de starpunktoj pri problemoj komune zorgataj por pluapaŝe firmigi la nunan mildan staton inter Palestino kaj Izraelo, kiu venas malfacile, antaŭenpuŝi duflankan kunlaboron kaj garantii glatan kaj stabilan efektivigon de la izraela plano pri solflanka agado.

Kiel oni efike efektivigos la izraelan planon pri solflanka agado, tio estos fokusa temo de la pinta konferenco inter Sharon kaj Abbas. Laŭ malkaŝo de asistanto de Sharon, dum interparolo, Sharon postulos Abbas elmeti praktikeman kaj plenumeblan projekton, reteni palestinajn armitajn personojn fari surprizatakon kontraŭ getoj kiam la izraela trupo retiriĝos kaj eviti tion, ke Gaza estos teritorio por palestinaj radikalaj organizoj post retiriĝo de la izraela trupo. La palestina flanko postulis, ke Izraelo ellaboru konkretan horaron, transdonu rajton superregi landlimon de Gaza al la palestina flanko, remalfermu aerodromon de Gaza kaj garantiu liberajn iron kaj revenon de homoj kaj varoj inter Gaza kaj la okcidenta bordo de Jordano post retiriĝo de la izraela trupo. Cetere la palestina flanko ankaŭ esperas fari interkonsiliĝon kun la izraela flanko pri restarigo de la voj-mapa plano pri la mezorienta paco kaj antaŭenpuŝo de palestina-izraela paca procezo.

Laŭ raporto, refoja okazigo de la pinta konferenco havas intimajn rilatojn kun usona forta antaŭenpuŝo. Usono rigardas la izraelan planon pri solflanka agado kiel gravan paŝon por restarigi la vojmapan planon pri la mezorienta paco kaj nuna grava punkto de usona politiko pri Palestino kaj Izraelo estas urĝi Palestinon kaj Izraelon plifortigi kunlaboron kaj kunaranĝon kaj garantii glatan efektivigon de la izraela plano pri solflanka agado. En majo de la kuranta jaro, post sinsekva vizito al Usono fare de Sharon kaj Abbas, sub antaŭenpuŝo de Usono, kunaranĝa laboro inter Palestino kaj Izraelo pri la plano pri solflanka agado rapide funkciis. Usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice faris viziton al Palestino kaj Izraelo en la 18-a kaj la 19-a de la kuranta monato. Dum sia vizito, ŝi ĉiam menciis la planon pri solflanka agado kaj publike avertis, ke Palestino kaj Izraelo ne ŝparu tempon, sed alte atentu solvon de diverĝo de la du flankoj pri retiriĝa agado. Sharon kaj Abbas konsentis okazigi la pintan konferencon en Jerusalemo kaj preni la planon pri solflanka agado kiel ĉefan temon, sendube Usono estas grava faktoro.

Analizantoj opinias, ke se pere de la pinta konferenco, Sharon kaj Abbas povos atingi unuecon pri efektivigo de la plano pri solflanka agado, do tio utilos al la du flankoj pliigi reciprokajn konfidojn kaj krei kondiĉon por pluapaŝe antaŭenpuŝi la pacan procezon.