• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 15:24:22    
Rice klopodas por tio, ke Palestino kaj Izraelo faru kunlaborojn en izraela plano de retiriĝo

cri

De la 18-a ĝis la 19-a de junio, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice faris viziton al la regiono de Palestino kaj Izraelo. Dum siaj interparoloj kun la altarangaj oficistoj de Palestino kaj Izraelo, Condoleezza Rice esprimis la starpunkton de la usona registaro subteni Izraelon en ĝia solflanka plano pri retiriĝo el la judaj fiksloĝejoj en Gaza, postulante, ke la du flankoj faru kunlaborojn en la procezo de la izraela retiriĝo.

Dum siaj interparoloj respektive kun prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas kaj izraela ĉefministro Ariel Sharon, Condoleezza Rice emfazis, ke Palestino kaj Izraelo devas reciproke kunlabori por garantii, ke Izraelo "stabile kaj pace" plenumu sian taskon de retiriĝo el la fiksloĝejoj en Gaza.

Antaŭ longe Palestino kaj Izraelo jam komencis interkonsiliĝi pri la problemo de retiriĝo de Izraelo, tamen pro tio, ke inter la du flankoj ekzistis diverĝoj pri la landlima regado ĉe Gaza, malfermo de la flughaveno en Gaza kaj aliaj konkretaj problemoj, la interkonsiliĝado ne havis rezultojn. Palestino iam esprimis, ke se la izraela flanko ne sin cedos, Palestino rifuzos kunlabori kun ĝi. Tamen Izraelo diris, ke sen kunlaboroj de la palestina flanko, Izraelo same faros solflankan retiriĝadon.

Ĉi-foja vojaĝo al Palestino kaj Izraelo estis la duafoja vojaĝo al la mezoriento fare de Condoleezza Rice post ŝia enoficiĝo kiel usona ŝtata sekretario. Dum ĉi-foja vizito ŝi ricevis la promesojn de la du flankoj Palestino kaj Izraelo pri interkonsiliĝado kaj kunlaborado en la procezo de la izraela retiriĝo. Condoleezza Rice esprimis optimismon pri la plano de la izraela retiriĝo el ĉiuj 21 punktoj de la judaj fiksloĝejoj en Gaza kaj 4 malgrandskalaj punktoj de la judaj fiksloĝejoj sur la okcidenta bordo de Jordano. La efektivigado de tiu ĉi plano grandamezure antaŭenpuŝos la plibonigon de la rilatoj inter Palestino kaj Izraelo, pligrandigos reciprokan konfidon, akcelos la sekurecan situacion en Izraelo kaj kreos kondiĉojn por la fondo de palestina ŝtato.

La 19-an de junio, en la raportista akcepto okazigita post sia interparolo kun Ariel Sharon, Condoleezza Rice unuafoje publike proklamis, ke Palestino kaj Izraelo ankaŭ atingis unuanimecon rilate al malkonstruado de ĉiuj domoj de la fiksloĝejoj post la retiriĝo de Izraelo el Gaza.

Laŭ malkaŝo de izraela oficisto, Ariel Sharon jam prezentis al Condoleezza Rice principecan projekton pri malkonstruado de la fiksloĝejaj domoj post la retiriĝo.

Parolante pri la atingo de unuanimeco sur la problemo de malkonstruado de la fiksloĝejaj domoj, Condoleezza Rice diris en la raportista akcepto, ke la malkonstruado de la domoj utilos al Palestino, ke ĝi plibone utiligos la teron por solvi la seriozan problemon de manko de loĝdomoj en Gaza.

Laŭ malkaŝo, dum la interparolo, Condoleezza Rice kaj Mahmoud Abbas diskutis pri tio, ke Usono plimultigu helpojn al Palestino.