• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 20:21:34    
Sovaĝazeno (foto)

cri

La sovaĝazeno (Equus hemionus) el la ordo de neparhufuloj kaj familio de ĉevaledoj troviĝas en centra kaj okcidenta Azio. En Ĉinio estas du specioj: La tibeta sovaĝazeno (E. H. Kiang) kaj la mongola sovaĝazeno (E. H. Hemionus). La antaŭa produktiĝas en Tibeto, Ĉinghaj de Ĉinio kaj Hindio kaj la lasta en la Interna Mongolio, Ŝinĝjang, Ĉinghaj, Gansu, Ningŝja de Ĉinio kaj Mongolio. La tibeta sovaĝazeno surhavas brunruĝajn harojn kaj la limlinio de ĝia hara koloro inter la dorso kaj ventro estas malalta; la mongola sovaĝazeno surhavas grizajn harojn kaj ĝia harkolora limlinio estas supre de la ventro. La sovaĝazeno estas pli granda ol la hejma azeno, kaj pezas ĉ. 260 kilometrojn. Ĝi havas longajn orelojn kaj malgrandajn hufojn. Sur ĝia frunto ne estas haroj.

La sovaĝazenoj vivas sur altebenaĵoj, en dezertoj kun maldensaj arbedoj kaj montetaj regionoj. Ili kutime vivas solaj aŭ en malgrandaj aroj kaj kelkiam en gregoj el kelkdek ĝis cent. Ili vivas migran vivon. Frumatene ili iras al akvofonto por trinki, tage ili tie serĉas nutraĵojn aŭ ripozas, kaj vespere reiras al sia loĝejo. Ili manĝas diversajn herbojn kaj plantojn kreskantajn en dezertoj. Ĉiutage ili devas iri ĉ. 20-30 kilometrojn de la loĝejo al akvofonto por serĉi manĝaĵon. Ili iras en vico, kun virazeno fronte, azenino malantaŭe kaj idoj meze. La sovaĝazenoj estas lertaj en kurado kaj naĝado kaj ŝatas sin bani en rivereto. Ili kuras ĉiuhore 45 kilometrojn. Kelkiam ili vivas kune kun tibetaj antilopoj kaj ovioj (Ovis ammon). La sovaĝazenoj vivantaj en dezerto povas ne trinki akvon kelkajn tagojn. Ili havas akrajn okulojn, nzaon kaj orelojn. En la pariĝa tempo ofte okazas intensa batalo inter virazenoj, kaj iuj el ili estas vunditaj je la kolo kaj dorso. Post pariĝo en aŭgusto kaj septembro la azeninoj naskas idojn en junio kaj julio de la sekvanta jaro. En la fino de aŭtuno, kiam la vetero pli kaj pli malvarmiĝas, ili komencas vivi en gregoj. Vintro por ili estas la plej malfacila periodo, ĉar iuj regionoj estas kovritaj de dika neĝotavolo kaj mankas al ili nutrajoj, ke ili devas translokiĝi al la sudo.