La sovaĝĉevalo (Equus przewalskii) el la ordo de neparhufuloj kaj familio de ĉevaledoj troviĝas en Ĝungar-baseno de Ŝinĝjang, la baseno de Manasrivero kaj Ĥovd-baseno de Mongolio. Ĝi estas ne granda, sed fortika, kaj distinĝiĝas de la hejma ĉevalo per tio, ke ĝi havas grandan kapon kaj malgrandajn orelojn, ĝia kolhararo estsa hirta, ĝia frunto estas sen haroj kaj ĝia buŝo estas blanka.
La sovaĝĉevaloj vivas en stepoj, montetoj kaj dezertoj, ili 10-20-ope vivas migran vivon kun virĉevalo kiel gvidanto. La sovaĝĉevaloj havas akrajn nazon, okulojn kaj orelojn, sed ili estas malfacile dreseblaj. Ili povas trinki kaj manĝi nenion dum sinsekvaj du aŭ tri tagoj. Vintre, kiam mankas al ili nutraĵoj, ili forigas neĝtavolon per la antaŭaj piedoj por serĉi velkintajn herbojn kaj muskon. En junio ili pariĝas kaj en aprilo aŭ majo de la sekvanta jaro la ido naskiĝas.
En 1881 iu rusa oficiro la unua trovis sovaĝĉevalon. Inter 1899 kaj 1901 oni kaptis sume pli ol 50 sovaĝĉevalojn, sed plejparto de ili mortis unu post alia. En 1947 oni kaptis ĉevalinon, de tiam oni ne plu sukcesis kapti tian beston. Nun ĉiuj sovaĝĉevaloj, bredataj en diversaj zoologiaj ĝardenoj de la mondo, estas idoj de la 11 sovaĝĉevaloj kaptitaj en la komenco de la pasinta jarcento kaj tiu kaptita en 1947. Laŭ la kalkulo ĝis la 1-a de januaro de 1980, estas sume 388 sovaĝĉevaloj en la tuta mondo, kiuj estas bredataj respektive en pli ol 70 zoologiaj ĝardenoj. Ili estas tre raraj, ĉar nun oni ne povas konstati, ĉu estas ankoraŭ aliaj sovaĝĉevaloj en naturo aŭ ne. Oni aranĝis genealogion por ĉiuj sovaĝĉevaloj de la mondo, por ke tiuj, kiuj apartenas al proksimaj parencoj, ne pariĝu kaj generu. En la pasintaj pli ol dek jaroj rusaj kaj mongolaj esploristoj faris multfojan esploradon en Mongolio, sed ili trovis neniun sovaĝĉevalon. Ĉinaj prospektoroj diris, ke ili multfoje vidis sovaĝĉevalon sur la monto Klameili en la jaro 1980. Se la vaditaj bestoj vere estas sovaĝĉevaloj sed ne sovaĝazenoj, do tio montris, ke en Ĉinio vivas malmultaj sovaĝĉevaloj.
|