• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 09:46:09    
Ĉinio povas diri ne

cri

Lastatage okazis la 57-a jarkunveno de la Internacia Pribalena Komisiono en Korea Respubliko. Antaŭ nelonge, japana reprezentanto publike deklaris al la tuta mondo, ke Japanio malfermos mantelon pri "scienca kapto de baleno" tenatan je 20 jaroj, kaj eble denove starigos komercan kaptadon de balenoj, ili ankaŭ faros komercan kaptadon de balenoj en antarkta marareo, en kiu oni jam establis antarktan balen-protektan regionon. Post publikiĝo de tiu miriga informo, tio tuj suferis fortan proteston de multaj landoj.

La 14-an de junio en la Kvar-Sezona Ĝardeno de la Centjara Tribuno de la Pekina Universitato, reprezentantoj de la Internacia Fonduso de Animala Protektado, ĉina plenuma institucio de la Internacia Komerca Konvencio de Sovaĝaj Animaloj kaj Plantoj Proksimiĝaj al Ekstermiĝo kaj de aliaj ĉinaj kaj internaciaj mediprotektaj societoj kaj reprezentantoj el ambasadorejoj de Brazilo, Britio kaj Germanio sume pli ol 60 homoj aŭskultis ĉefteman prelegon sub la titolo "Diru ne al kaptado de balenoj!" fare de profesoro pri baleno de la Shandong-a Universitato de Ĉinio doktoro Zhu Qian, kiu ĵus partoprenis en la scienca komisiono de la Internacia Balena Komisiono.

En la prelego, profeoro Zhu eksplikis pri premoj al balena animalo, kaŭzitaj de mara polucio, ŝipa kolizio, mis-fiŝkaptado kaj aliaj homaj faktoroj. Tamen inter diversaj faktoroj, la plej granda estas ĉasado de Japanio, Norvegio kaj Islando al cetacoj, profesoro Zhu diris: "Baleno estas migra animalo, ilia ekzisto ne havas landlimon, multaj cetacoj transloĝiĝas dekmilojn da kilometroj de reprodukta loko al la loko, kie ili serĉas manĝaĵon, ili estas riĉfontoj kaj amikoj de la homaro."

Profesoro Zhu Qian detale konigis pri la distribua stato de balenoj ĉe maroj de Ĉinio, li maltrankvile esprimis, ke ĉe la ĉina marbordo longa je miloj da kilometroj, teorie ekzistas riĉaj fontoj de balenoj, krom malpliboniĝo de la mara medio, ĉasado de Japanio kaj aliaj landoj al balenoj estas grava faktoro, pro kiu, en la ĉekontinenta marareo de la Orienta Maro kaj Suda Maro de nia lando oni malfacile trovas aran dispoziciiĝon de balenopteroj. Ignorante malpermesan ordonon de la Internacia Pribalena Komisiono pri komerca kaptado de balenoj, ĉiujare Japanio kaptis almenaŭ 700 malgrandajn balenopterojn. La balena karno vendata en la japana merkato inkluzivas tiun de malgranda balenoptero kaj aliaj specoj de balenoj proksimiĝaj al ekstermiĝo. Tamen laŭ raporto lastatempa, oficisto de la rega partio de Japanio publike, antaŭ la franca novaĵ-agentejo kaj aliaj amaskomunikiloj, minacis la Internacian Pribalenan Komisionon, ke se la komisiono ne ellaboros administran planon pri komerca kaptado de balenoj en la kuranta jaro, Japanio arbitre duobligos ĉasadon de malgrandaj balenopteroj kaj komencos kapti rorkvalojn kaj aliajn specojn.

Profesoro Zhu Qian diris, ke kun progresintaj teknikoj de ĉasado, se iu lando ĉiuflanke komencos komercan kaptadon de balenoj, tiu ago eble ekstermos la balenan specon en mallonga periodo. Ni alvokis, ke la ĉina delegacio de la Internacia Pribalena Komisiono prenu pozitivan sintenon por firme oponi kontraŭ projekto de Japanio pri kaptado de balenoj.