• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 09:52:28    
Taiwan-a pentristo Kang Yaonan

cri

Kang Yaonan estas taiwan-a pentristo. Antaŭ nelonge, li okazigis ekspoziciojn de siaj pentraĵoj kaj vendis tiujn pentraĵojn por aidosuloj en Pekino.

En iu posttagmezo kun brila sunlumo, raportisto renkontiĝis kun sinjoro Kang Yaonan. Li sin vestis per blanka ĉemizo kaj vakera pantalono. Estas simple kaj senĝene. Li havas torenton da parolo por interflui kun la raportiso.

Kang Yaonan diris al la raportisto, ke ĉeftemo de la ekspozicio estas "Batali Kontraŭ Aidoso por Sekuro". Pli ol 40 eksponataj pentraĵoj ĉefe tuŝas florvazon kaj estas de li kreitaj en la lastaj jaroj. Do kial li ĉiam pentris florvazon en siaj pentraĵoj? Kang Yaonan klarigis, ke en la ĉina lingvo, prononco de vazo kaj sekuro estas sama kaj li esperas doni bondeziron al aidosuloj per florvazo. Li diris:

"Paco estas feliĉo. Mi esperas per florvazo kiel tropo trovi senton de sekuro. Mi esperas, ke tiuj aidosuloj posedos bondeziron kaj en psiko kaj en fiziko kaj per okazigo de la ekspozicio de pentraĵoj, pli multaj entreprenoj, precipe taiwan-aj entreprenoj, atentos tion."

Enirinte en eksponejon, raportisto tuj estis absorbita de diversaj desegnoj de florvazoj. Tiuj pentraĵoj temas pri ĉinaj antikvaj florvazoj, modernaj florvazoj kaj florvazoj kun diversaj formoj. Ilia muldado estas plena de intereseco. Koloro de la desegno estas brile bela kaj faciligis al aprecantoj senti senliman imagpovon kaj fortan krean emocion de pentristo.

Kang Yaonan naskiĝis en Taiwan kaj laboris en iu entrepreno post diplomiĝo el universitato. Tamen pro lia enfermiĝema temperamento, li ne povas sin akomodi al regula kaj enuiga laboro. Kiam li estis 30-jara, spite al opono de familianoj, li faris gravan decidon, t.e. demisii kaj enokupiĝi pri pentrado. La decido por li, neniam ricevanta fakan belartan trejnadon, signifas riskon. Tamen Kang Yaonan opinias, ke nur en kreado de pentraĵoj, li povas plenplezure imagi kaj libere sin disvolvi.

Kang Yaonan opinias, ke kvankam li ne lernis pikturan arton, tamen li estis dotita de pentrista temperamento. Li kolektis sian konsideron kaj travivaĵojn dum kreado kaj senĉese faras klopodadon, finfine formiĝis piktura arto kun sia propra stilo. La plej granda karakterizo de lia pentrado estas per okcidenta piktura arto, esprimi ĉinan tradician temon, ekzemple porcelanaĵon, figuron de Budho kaj aliajn. Dum malpli ol unu jaro, Kang Yaonan distingiĝis en la piktura rondo kaj gajnis eminentan premion en iu taiwan-a ekspozicio de pentraĵoj. Kang Yaonan diris:

"Laŭ mi, pentrado estas kolekto de mia viv-travivaĵo. Mi faras pentradon kiam io venas al mi. Ĝis nun inspiro por krei pentraĵon ne elĉerpiĝis. Mi ne diplomiĝis el belarta instituto, tial mia penso estas pli malferma. Mi ĉiam deziras doni novan senton al pentraĵoj, alie mi pensis, ke ne necesas fari pentraĵon per tiel multe da tempo."