• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 15:34:55    
Ŝtatestra intervidiĝo de Japanio kaj Korea Respubliko ne akiris esencan frukton(foto)

cri

La 20-an de junio en Seulo, prezidento de Korea Respubliko Roh Moo-hyun kaj japana ĉefministro Junichiro Koizumi faris interparolon. Kvankam la du flankoj esprimis plue akceli komunan studadon de la du landoj pri la historia problemo, tamen ili ankoraŭ ne senigis obstaklon kaŭzitan de la historia problemo al la rilatoj inter la du landoj.

Pri du ĉefaj komunaj konoj atingitaj en la interparolo de ŝtatestroj de Japanio kaj Korea Respubliko, Korea Respubliko ne donis pozitivan takson. En la historia problemo, la du flankoj konsentis funkciigi la komunan histori-studan komitaton, kiu havas la lernolibran komisionon sub si. Pri la problemo de la Templo Yasukuni, Junichiro Koizumi esprimis, ke Japanio konsideros pri konstruo de nova instalaĵo por anstataŭigi la Templon Yasukuni. Pri tiuj du fruktoj, prezidento de Korea Respubliko Roh Moo-hyun senkaŝe diris, ke tio estas malalt-nivela komuna kono atingita de la du flankoj. Li ankaŭ diris al amaskomunikiloj, ke la komuna kono pri la historia problemo fakte estis decidita antaŭ la interparolo.

En la gazetara konferenco post la interparolo, Roh Moo-hyun esprimis, ke la radiko de distordo de Japanio pri la historio kaj radikalaj paroloj de iuj altrangaj personoj de Japanio estas historia koncepto de la japana flanko, Japanio devas preni sinceran sintenon por ŝanĝi tian staton.

Parolante pri la Templo Yasukuni, Junichiro Koizumi absorbite emfazis, ke konsidere pri enlanda publika opinio de Japanio kaj aliaj faktoroj, li konsentis konstrui novan anstataŭigan instalaĵon. Eksteraj amaskomunikiloj rimarkis, ke kompare kun sinteno pri la Templo Yasukuni lastatempe, kvankam ĉi-foja esprimo de Junichiro Koizumi malstreĉiĝis, tamen tio neniam antaŭenmarŝis kompare kun lia sinteno en la pinta intervidiĝo de Korea Respubliko kaj Japanio en 2001, en kiu li esprimis konsideri pri konstruo de nova vizitata instalaĵo. Li ne faris sintenon pri milita kompenso, historia lernolibro, virinoj kiuj liveris seksan servon en la milito kaj aliaj problemoj atentataj de Korea Respubliko. Tiel amaskomunikiloj de Korea Respubliko komentis ĉi-fojan intervidiĝon kiel intervidiĝon sen esenca frukto.

Analizanto opinias, ke esprimo de Junichiro Koizumi pri la historia problemo malkovris lian kontraŭdiran animstaton sub premo de en- kaj eksterlanda justa publika opinio kaj profunde manifestas la esencon, ke li ne volas fari sinceran kaj seriozan sintenon en la historia problemo, sed nur prenis evitan sintenon.

Tamen ne estas simpla la ŝanĝiĝo de sinteno de la registaro de Roh Moo-hyun en la historia problemo. En komenco de regado, la registaro de Roh Moo-hyun malaktive traktis la historian problemon, esperante, ke Japanio havos pravan konon pri la pasinta historio. Tamen intensiĝo de la kontraŭdiro de Dokdo (en Japanio nomiĝas Takeshima), problemo de historia lernolibro, galimatio de japanaj altrangaj oficistoj pri la historia problemo kaj la rilatoj inter Korea Respubliko kaj Usono kaj deklaro de Junichiro Koizumi pri daŭra vizito al la Templo Yasukuni konsciigis la registaron de Korea Respubliko, ke la sinteno de Japanio en la historia problemo ne ŝanĝiĝis sed pli senbridiĝis.

Komento de amaskomunikiloj de Korea Respubliko iam montris, ke disvolvi ĉiuflanke kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Korea Respubliko kaj Japanio en la estonteco konformas al bazaj ŝtataj interesoj de la du landoj, tamen tiaj rilatoj devas establiĝi sur bazo de interkompreno kaj vere reciproka respekto de la du flankoj. Por la japana registaro, la plej urĝa afero estas montri al la popolo de Korea Respubliko sincerecon de Japanio pri solvo de la historia problemo. Nur per tio, oni povos vere establi ĉiuflanke kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Korea Respubliko kaj Japanio kaj, nur kun tio, Japanio povos esti konfidata de aliaj aziaj najbaraj landoj, kiuj suferis similan invadon.