• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 08:43:27    
Iom pri vizito fare de Paul Wolfowitz al Afriko

cri

Lastatempe nova estro de la Monda Banko Paul Wolfowitz finis sian unuan viziton al afrikaj kvar landoj depost sia enoficiĝo. La vizito al Afriko estas vizito per kiu li celas plibonigi sian figuron.

Kiel grava persono en la usona milita rondo, antaŭ servo kiel estro de la Monda Banko, Paul Wolfowitz dufoje servis kiel vic-sekretario de la usona Nacidefenda Departemento kaj estas rigardata kiel kerna persono de "agla sekto" de la bush-a registaro. Li estas decida persono de usona politiko pri militaj aferoj kaj oni eĉ titolis lin kiel ĉefan projektanton kaj fortan subtenanton de la usona lanĉo de la iraka milito. Ĝuste pro tio, en la 16-a de marto, usona prezidento Bush kandidatigis Paul Wolfowitz por nova estro de la Monda Banko, tio tuj suferis kritikon de kelkaj landoj kaj internaciaj organizoj. Unuflanke, oni pridubis lian kapablon kaj opinias, ke plejparto de lia kariera travivaĵo rilatas al usonaj diplomatio kaj nacidefendo kaj mankas al li sperto por helpi evoluantajn landojn. Tial estas malfacile por li realigi celon de la Monda Banko por helpi subevoluintajn landojn al ekonomia evoluado. Aliflanke, oni maltrankvilas pri tio, ke li probable aldonos politikan kondiĉon kiam la banko donos krediton al evoluantaj landoj.

Por dispeli maltrankvilon de homoj kaj plibonigi sian figuron, Paul Wolfowitz faris grandan nombron da laboroj. Antaŭ elektiĝo kiel estro de la Monda Banko, li fojfoje garantiis al amaskomunikiloj kaj akciuloj de la Monda Banko, ke se li elektiĝos, li certe ne "devigos al la Monda Banko usonan horaron", kaj promesis sincere sin ĵeti al kariero de disvolviĝo kaj nuligo de malriĉeco.

En la 7-a tago post sia enoficiĝo, li deklaris, ke li faros viziton al 4 afrikaj landoj celante per efektiva agado atesti parolon elmetitan de li pri tio, ke Afriko estas alte atentata de la Monda Banko. Dum la vizito, Paul Wolfowitz aŭskultis opiniojn de gvidantoj de tiuj 4 afrikaj landoj pri tio, kiel oni helpas Afrikon sin liberigi de malriĉeco kaj rapidigi evoluadon. Li ankaŭ taksis helpan bezonon de afrika ekstera departemento.

Tial Paul Wolfowitz celas per la vizito al afrikaj 4 landoj, plenforte forpeli antaŭan fortan kaj firman figuron de la milita rondo en la okuloj de homoj kaj sin liberigi de negativa influo de "projektanto de la iraka milito" kaj eksponi novan figuron de la nuna estro de la Monda Banko.