• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 14:29:47    
Usona prezidento George W. Bush interparolis kun vjetnama ĉefministro Phan Van Khai

cri

La 21-an de junio en la Blanka Domo, usona prezidento George W. Bush interparolis kun vjetnama ĉefministro Phan Van Khai, kiu nun faras viziton en Usono. Dum la interparolo la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Usono kaj Vjetnamio, la vjetnama aliĝo al la Monda Komerca Organizo, duflankaj militaferaj kaj sekurecaj kunlaboroj, preventado de aidoso kaj aliaj komune zorgataj problemoj.

La publika opinio rimarkis, ke Phan Van Khai estas la plej altaranga oficisto de la vjetnama registaro, kiu faras viziton al Usono depost la finiĝo de la vjetnama milito en 1975. En la gazetara konferenco okazigita post la interparolo, George W. Bush proklamis, ke li jam akceptis la inviton de Phan Van Khai por viziti Vjetnamion en la venonta jaro kaj ĉeesti al la Pinta Konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazonta en Vjetnamio. Bush ankaŭ esprimis, ke Usono subtenas la aliĝon de Vjetnamio al la Monda Komerca Organizo. Phan Van Khai esprimis, ke la rilatoj inter Vjetnamio kaj Usono jam eniris novan disvolvan etapon. Lia ĉi-foja vizito al Usono ludos pozitivan rolon por akceli la dulandajn rilatojn.

Unu el la gravaj celoj de ĉi-foja vizito de vjetnama ĉefministro Phan Van Khai al Usono estas plifortigi la dulandajn ekonomian kaj komercan rilatojn, akceli la usonan investadon en Vjetnamio kaj la vjetnamajn varojn eniri la usonan merkaton. En la lastaj 10 jaroj ekde tiam, kiam Vjetnamio restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Usono, la duflanka komerca sumo jam kreskis dekoble. Nuntempe la totala jara komerca sumo de la du landoj superas 6 miliardojn da usonaj dolaroj. En la 20-a de junio, Phan Van Khai ĉeestis al la subskriba ceremonio en Seatlo pri aĉeto de 4 aviadiloj el la Kompanio Boeing fare de Vjetnamio. La totala valoro de tiu ĉi kontrakto atingas 500 milionojn da usonaj dolaroj. En la sama tago, Phan Van Khai kaj Bill Gates, prezidanto de Microsoft, proklamis, ke la du flankoj subskribis du memorandojn. Laŭ la memorandoj Microsoft liveros helpadon al vjetnamaj informadikaj kompanioj en ilia disvolvo kaj faros trejnadon al 50 mil vjetnamaj instruistoj pri manupulado de komputiloj kaj softvaroj. Phan Van Khai diris, ke Vjetnamio, kun 80 milionoj da loĝantoj, estas grandega merkato por Usono.

Alia grava celo de ĉi-foja vizito de vjetnama ĉefministro Phan Van Khai al Usono estas serĉi subtenadon de Usono por la aliĝo de Vjetnamio al la Monda Komerca Organizo. Vjetnamio planis elmeti sian peticion pri aliĝo al la Monda Komerca Organizo en la ministro-nivela konferenco de la nomita organizo okazonta en Hongkong en decembro de la kuranta jaro por akceli la kontinuan altarapidan disvolviĝon de la vjetnama ekonomio. Por atingi tiun ĉi celon la subteno de la usona flanko estos ege grava. En la gazetara konferenco Bush jam klare esprimis, ke Usono subtenas Vjetnamion kunfandiĝi en la mondan ekonomian sistemon kaj aliĝi al la Monda Komerca Organizo.

La publika opinio rimarkis ankaŭ, ke de longa tempo usonaj Kongreso kaj aliaj altatavolaj institucioj ĉiam kritikas la demokratian kaj homrajtan cirkonstancojn de Vjetnamio. En septembro de la pasinta jaro, Usono metis Vjetnamion en la nigran nomliston de landoj, al kiuj mankas religia libereco. En la gazetara konferenco Phan Van Khai esprimis, ke li kaj Bush same opinias, ke ekzistas inter la du landoj nemalmultaj diverĝoj pro malsamaj historia kaj kultura karakteroj. La du flankoj devas plibonigi la rilatojn inter si surbaze de reciproka respekto kaj pere de konstruivaj dialogoj.