• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 15:18:00    
La revuo Esperanto estas centjara

cri
Karaj amikoj, nia revuo Esperanto estas 100-jara. Pri tiu ĉi temo, la revuo Esperanto n. 6 multe raportas. Hodiaŭ ni citos eron pri tiu ĉi temo en la revuo.
Kadre de Malferme, aperis artikolo de sinjoro Ulrich Lins sub la titolo: La revuo Esperanto estas centjara.
Sinjoro Ulrich Lins diras:
La 18-an de junio 1905 en Ceret, suda Francio, aperis la unua numero de la gazeto Esperanto. Ĝi multe diferencas de la nuna revuo – ĝi aperis grandformate, estis dulingva, en Esperanto kaj en la franca, kaj ne havis bildojn, des malpli multkolorajn. Ĝia fondinto estis junulo iom ekstravaganca, la franco Paul Berthelot, kiu kredis je anarkiismo. Kuraĝe provante konkurenci al renomaj internaciaj revuoj kiel Lingvo Internacia, li tamen trotaksis siajn eblojn, jam en 1907 transdonis la revuon al Hector Hodler en Ĝenevo kaj elmigris al Brazilo, kie li mortis en 1910, nur 29-jara.
La revuo iĝis la organo de UEA, kiun Hodler fondis en 1908, kaj de tiam aperis preskaŭ seninterrompe. En Esperanto aperis la unuaj vojmontraj, mobilizaj artikoloj de Hodler kaj, post la Unua Mondmilito, simile stimulaj kontribuaĵoj de Edmond Privat, la redaktoro ĝis 1934, pri nova mond-ordo. Alia multjara redaktoro, Hans Jakob, frue avertis kontraŭ la nazia danĝero. Kiu foliumas en ĝiaj jarkolektoj, povas ekkompreni la baroplenan vojon de la revuo tra du militoj, ĝian balanciĝadon inter senkoloreco kaj (aktiva) neŭtraleco, inter nura raportado pri movad-eventoj kaj konvinka engaĝiteco, ĝian ĝis nun ne finitan serĉadon de la plej taŭga strategio por agnoskata loko de Esperanto en la publiko kaj por rekono flanke de siaj legantoj.
La kvalito kaj efiko de Esperanto multe dependis (kaj dependas) de la Estraro de UEA. Tra pli ol du jardekoj sentiĝis la influo de Ivo Lapenna. … Ankaŭ la posteuloj, de Humphrey Tonkin ĝis Renato Corsetti, estis la aŭtoroj de multaj inspiraj ĉefartikoloj. Kunlabore kun la Estraro agadis la redaktoroj de la revuo – kelkaj ekster la Centa Oficejo, kiel William Auld, Kirsten Zacho kaj la nuna, Stano Marĉek, aliaj kadre de ĝi, Victor Sadler, Simo Milojeviĉ, Mark Fettes kaj Istavan Ertl. Kun ili la revuo grimpis kaj falis – ne estas facile teni la entuziasmon de la movado ĉiam sur la ĝusta nivelo. La redaktoroj celis laŭ sia maniero kontribui al la kvalito de la revuo, kiu estas ne nur la plej malnova, sed nekontesteble plej grava periodaĵo de la Esperanto-movado. Ĉu troigo diri, ke sen ĝi kaj la UK-oj UEA estus nenio?
Milojeviĉ post sia retiriĝo memoris, kion li foje diris en estrara kunsido al la Prezidanto de la Asocio: vi havas facilan vivon. Vi interpretas la politikon de UEA unufoje jare, en festparolado kongresa. Mi festparolas 11-foje jare sur po 24 paĝoj. Ni eble ne komprenu tion kiel pledon, ke la revuon plenigu predikoj, sed se anstataŭe ni uzas la esprimon, ke la revuo devas respeguli la respondeco-senton de la gvidantoj de UEA, ni atingas la plena, ĉiam aktualan difinon de la tasko de Esperanto.