• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 17:39:49    
Vizito de Rice al mezoriento evidentigas gravitajn punktojn de usona mezorienta politiko

cri

En la lastaj tagoj, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice faris viziton sinsekve al Palestino, Izraelo, Jordanio, Egiptio kaj Saudi-Arabio. Tio estis la triafoja vizito al la mezoriento fare de Condoleezza Rice post ŝia enoficiĝo kiel la ŝtata sekretario de Usono. Vizaĝe al la nova situacio en tiu ĉi kompleksa kaj tikla regiono, la registaro de Bush en sia dua oficperiodo senĉese reguligas siajn politikojn. Ĉi-foja 4-taga vizito de Condoleezza Rice al la mezoriento klare priskribis la 3 gravitajn punktojn de la usona mezorienta politiko, t.e., pluapaŝe interveni en la pacan procezon de Palestino kaj Izraelo, rebonigi rilatojn kun la arabaj aliancaj landoj kaj propagandi "demokration".

La konflikto inter Palestino kaj Izraelo estas la kerno de la mezorienta problemo, kaj ankaŭ ŝlosila punkto en la praktikado de la "plano de la granda mezorienta demokratio" fare de Usono. En la fino de la pasinta jaro, sukcese reelektiĝinte kiel usona prezidento, George W. Bush esprimis pligrandigi forton por solvi la konfliktadon inter Palestino kaj Izraelo kaj reordigis siajn politikojn al Palestino. Precipe post kiam Mahmoud Abbas elektiĝis kiel prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio en januaro de la kuranta jaro, Bush ŝanĝis sian antaŭan politikon, ke li ne faras kontakton kun palestinaj gvidantoj, kaj aktive antaŭenpuŝas tion, ke Palestino kaj Izraelo praktiku la "vojmapan" planon celantan la mezorientan pacon.

Dum siaj interparoloj kun prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas kaj izraela ĉefministro Ariel Sharon respektive en la 18-a kaj 19-a de junio, Condoleezza Rice emfazis, ke Palestino kaj Izraelo devas reciproke kunlabori por garantii, ke Izraelo "stabile kaj pace" plenumu sian taskon de retiriĝo el la fiksloĝejoj en Gaza.

La vizito de Condoleezza Rice al la mezoriento konstatigas, ke Usono pluapaŝe intervenas en la pacan procezon de Palestino kaj Izraelo.

De la 19-a ĝis la 21-a de junio, Condoleezza Rice faris viziton al Jordanio, Egiptio kaj Saudi-Arabio. Tio estis la unuafoja vizito de Condoleezza Rice al tiuj 3 landoj post ŝia enoficiĝo kiel ŝtata sekretario de Usono. Unu el la gravaj celoj de la vizito de Condoleezza Rice al tiuj tri landoj estis rebonigi la streĉajn rilatojn inter Usono kaj tiuj tradiciaj arabaj aliancaj landoj.

Dum la iraka milito, Egiptio, Saudi-Arabio kaj aliaj landoj firme oponis kontraŭ tio, ke Usono prenas militan baton kontraŭ Irako. Tiu ĉi starpunkto estis riproĉata de la registaro de Bush. Ankaŭ la "plano de la granda mezorienta demokratio" elmetita de la registaro de Bush renkontis ĝeneralan oponadon de Egiptio, Saudi-Arabio kaj aliaj landoj.

Dum sia vizitado al tiuj tri landoj, Condoleezza Rice ripete emfazis la tradiciajn strategiajn aliancajn rilatojn inter Usono kaj tiuj landoj.

La aliaj grava tasko de ĉi-foja vizito de Condoleezza Rice al Jordanio, Egiptio kaj Saudi-Arabio kompreneble estis por propagandi la demokratiajn valorkonceptojn de Usono.