• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-22 20:58:59    
Bela Guilin nutrata de rivero Lijiang (2)

cri
Kompare kun tiu kompatinda elefanto, kiu akiris sian eternan restadon ĉi tie je la viv-kosto, la Guilin-anoj loĝantaj ĉe la bordoj de la rivero Lijiang estas bonŝancaj. Ili trankvile kaj plezure vivas tie, ĝuante la ĉarman naturon donacitan de la rivero Lijiang al la urbo Guilin. S-ro Ma Weimin estas unu el la feliĉaj Guilin-anoj. Ĉiu-matene li faras grimpadon al la Elefant-rostra Monteto laŭ ŝton-ŝtupa vojeto, por havigi al si la panoramon de la kara urbo sur la zenito de la monteto.

Vivante en tiu agrabla urbo kun pentrindaj montoj kaj riveroj, la Guilin-anoj ŝajne estas tute sorĉitaj. Ili ĉiam kaj ĉie aspektas senĝenaj kaj kontentaj aŭ en promenado ĉe riverbordoj, aŭ en babilado en te-trinkejoj, aŭ en absorbita fiŝhokado. Junulo de la urbo Zhang Zhengfei diris al mi, ke vespere de la somero, ĉe la bordoj de la rivero Lijiang estas ankoraŭ pli homplene. Li diris:

"Somere, videblas multaj homoj ĉi tie. Precipe en la vespero, oni ŝatas veni al la bordoj de la rivero Lijiang por sin refreŝigi. La viva ritmo de Guilin malpli intensas ol tiu de la grandaj urboj, ĝi estas tre taŭga por loĝado."

Prave diris s-ro Zhang Zhengfei. Vere, Guilin tre traŭgas al homa vivo, ĉar ĉi tie ne estas bruado kaj streĉiĝo de la granda urbo. Ŝajnas, ke inter la graciaj naturaj pejzaĝoj, ankaŭ la hastaj paŝoj de la moderna epoko malrapidiĝis.

Ĝenerale la Guilin-anoj ne prenas la matenmanĝon hejme, kaj la restoracioj de riz-spageto, ĉie videblaj en la urbo, ja liveras la matenmanĝon al la urbanoj. La prepara teknologio de tiea riz-spageto estas karakteriza kaj konata pro la bona kvalito, freŝa supo kaj bongusta plado speciale aldonita. La plejparto de Guilin-anoj forte inklinas al tia manĝaĵo. Kvankam la merkato provizas la urbanojn per multaj specoj da matenmanĝaĵoj, tamen ili ankoraŭ emas manĝi la riz-spageton popularan de antaŭ 300 jaroj. Laŭ la penso de multaj Guilin-anoj, nur sin ekzercinte ĉe la rivero Lijiang matene kaj poste manĝinte la bovlon da apetitiga riz-spageto, ili povas startigi la vivon de la nova tago.

Krom maljunaj urbanoj, ankaŭ multaj gejunuloj ŝatas manĝi la riz-spageton. Fraŭlino Kong Xiaoling diris al mi, ke la riz-spageto de Guilin estas ne nur bongusta, sed ankaŭ oportuna en preparado kaj manĝado. Ŝi diris:

"La riz-spageto estas facile akirebla manĝaĵo, kiun vendas multaj restoracioj. Ĉiam kaj ĉie troveblas tiu manĝaĵo, kaj ankaŭ preparado de tiu manĝaĵo ne bezonas longan tempon, kaj necesas nur kelkaj minutoj por kuiri ĝin. Tial, kiam oni hastas dum la vojaĝo aŭ laboro, preni la riz-spageton kiel manĝaĵon estas tre oportune por sin satigi."