• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 08:45:57    
Kial amikeca jaro de Korea Respubliko kaj Japanio fariĝis ornamaĵo?

cri

La 22-a de junio estas la 40-a datreveno de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Korea Respubliko kaj Japanio. Pro tio, ekde la komenco de la kuranta jaro, la du registaroj starigis aktivadon de amikeca jaro, celante akceli sentimenton de la du popoloj kaj plivastigi interfluon. Tamen en la lastaj kelkaj monatoj, la registaro de Jonichiro Koizumi foje kaj refoje ofendis Korean Respublikon en la invada historio de Japanio kaj la teritoria konflikto forlasita en la historio de la du landoj. Tio kaŭzis, ke la rilatoj inter la du landoj ankoraŭ ne povas iri el la historia ombro.

La 40-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj estas memorinda tago por ĉiuj landoj. Por Korea Respubliko kaj Japanio, kiuj geografie najbaras kaj surprenis pezan historian malpardonemon, tiu tago estas aparte valora. La 22-an de junio de 1965 en Tokio, reprezentantoj de la du registaroj subskribis "Bazan Konvencion de Korea Respubliko kaj Japanio" kaj tri koncernajn interkonsentojn kaj oficiale deklaris establi diplomatiajn rilatojn. Tiu decido ne nur suferis fortan proteston de la popolo de Korea Respubliko, sed ankaŭ estis kritikita en Japanio. Poste, kvankam rapide disvolviĝis la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj, tamen la politikaj rilatoj neniam iris glate, ankaŭ ekzistas granda malintimeco inter la du popoloj.

En 1998, la du registaroj subskribis "Komunan Deklaracion pri Establo de Novatipaj Partneraj Rilatoj Fronte al la 21-a Jarcento", tiu deklaracio decidis direkton de la rilatoj inter Korea Respubliko kaj Japanio en la nova jarcento. Ekde februaro de 2003, kiam Roh Moo-hyun enoficiĝis, ĝis la fino de januaro ĉijare, ofte aperis brilo rimarkinda en la rilatoj inter la du landoj. Dum tiu epoko, Roh Moo-hyun faris 6 intervidiĝojn kun Jonichiro Koizumi, tio estas neordinara en la antaŭaj rilatoj inter la du landoj. En la intervidiĝo, la du ŝtatestroj aparte atingis komunan konon pri difino de la 40-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel "Amikeca Jaro de Korea Respubliko kaj Japanio" kaj esperas akceli amikecon inter la du popoloj.

En la 25-a kaj la 27-a de januaro ĉijare, la registaroj de Korea Respubliko kaj Japanio okazigis solenan inaŭguron celebre al la "Amikeca Jaro de Korea Respubliko kaj Japanio" respektive en Seulo kaj Tokio. Roh Moo-hyun kaj Jonichiro Koizumi persone ĉeestis al la inaŭguro kaj faris parolon plenan de entuziasmo, la rilatoj inter la du landoj varmiĝis tago post tago. Tamen en sinsekvaj kelkaj monatoj, pro disputo pri Dokdo (en Japanio nomiĝas Takeshima), problemo de historia lernolibro, nego de japanaj altarangaj oficistoj al juĝado de la malproksim-orienta milita tribunalo al japanaj militkrimuloj kaj plua vizito de Jonichiro Koizumi al la Templo Yasukuni, la rilatoj inter la du landoj subite plimalboniĝis. Eĉ serio da aktivadoj de la amikeca jaro degeneris kaj fariĝis ornamaĵo.

Kvankam diversaj rondoj de Korea Respubliko ne havas grandan deziron al la vizito fare de Jonichiro Koizumi antaŭ nelonge, tamen oni ankoraŭ esperas, ke li povos fari esprimon en la historia problemo por krei etoson de la rilatoj inter la du landoj okaze de la 40-a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Tamen en la intervidiĝo okazinta en la 20-a de junio, ŝtatestroj de la du landoj plue tenis sin je sia opinio en la historia problemo kaj fine deklaris du malaltnivelajn komunajn konojn deciditajn antaŭe.

Retrospektante la rilatojn inter Korea Respubliko kaj Japanio en la pasintaj 40 jaroj, oni facile trovis, ke la historia problemo ĉiam estas netransigela fendego inter la du landoj, la fundamenta kialo de tiu fenomeno estas obstina sinteno de la japana registaro. Se la japana registaro plue nesincere vizaĝos al la pasinteco kaj plie ornamos la historion, Korea Respubliko kaj Japanio neniam povos establi vere amikajn rilatojn vizaĝantajn al la estonteco.