• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 15:38:01    
Pariza Klubo (Grupo de 10)

cri

La Pariza Klubo, alinome Grupo de 10, fondiĝis en novembro de 1961. Ĝi estas neoficiala institucio. Ĉar la membroj kutime kunvenas en Parizo, oni do nomas ĝin la Pariza Klubo.

La Pariza Klubo naskiĝis tiam, kiam Argentino faris averton al la internacia socio en 1956, ke ĝi jam ne kapablas sin kvitigi je ŝuldoj, pro tio, ke troviĝas tiel multe da kreditaj bankoj kaj aliaj kreditaj institucioj, ke oni jam ne povas fari duflankajn intertraktadojn. Tial oni ekhavis la ideon fondi kunaranĝan institucion. Pro urĝa stato oni haste okazigis kunvenon en Parizo de Francio, tiel konserviĝis la nomo de la Pariza Klubo, kaj ankaŭ la kutimo kunveni en la franca ĉefurbo.

Tiu ĉi organizo celas diskuti kun kaj helpi al evoluantaj landoj por kunaranĝi aferojn pri prokrasto de redono de oficialaj ŝuldoj al la okcidentaj kreditaj landoj, kunordigi la monajn politikojn de la membrolandoj, por ke ili prenu unuaniman agadon en la framo de la Internacia Mona Fonduso, kaj plifortigi kunlaborojn en multaj flankoj de la internacia financa kampo por trakti la neekvilibron de la internaciaj enspezado kaj elspezado kaj la monan krizon. Tiu ĉi klubo havas neniajn skribitajn difinojn pri siaj aktivadoj, tamen la membrolandoj devas observi 4 fundamentajn principojn: la unua, oni serĉu kompromison kaj unuanimecon inter ĉiuj kreditaj landoj ĉeestantaj al la kunveno; la dua, ĉiuj kreditaj landoj ĝuu "kompareblajn traktojn" kaj tiuj landoj devas esti egale traktataj; la tria, oni garantiu, ke la decidoj estu faritaj unu post alia laŭ malsamaj cirkonstancoj, por ke ili longedaŭre konformu al la specialaj statoj de la ŝuldantaj landoj; kaj la kvara, la klubo faru intertraktadon nur kun tiuj ŝuldantaj landoj, kiuj subskribis kun la Internacia Mona Fonduso koncernajn interkonsentojn pri ekonomia reguligado.

La Pariza Klubo havas 19 membrojn, inkluzive de Usono, Britio, Germanio, Francio kaj Japanio, kaj Francio nomumas ministron aŭ altarangan oficiston kiel prezidanton de la klubo. La klubo ĉiam restas speciala grupo sen fiksitaj membroj kaj ĉarto de la organizo, ĝiaj kernaj membroj estas la industriaj landoj en la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, kiaj Usono, Britio, Germanio, Italio, Japanio, Nederlando, Kanado, Belgio, Svedio kaj Svisio (Grupo de 10). Ĝenerale al la kunveno de la Pariza Klubo ĉeestas ne nur la reprezentantoj de la kreditaj landoj kaj la ŝuldantaj landoj, sed ankaŭ observantoj de la Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko, la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komercado kaj Disvolviĝado, la Internacia Banko de Likvidado kaj Eŭropa Ekonomia Komunumo. La Sekretariejo de la klubo konsistas el pli ol 10 konstantaj delegitoj, kies oficejo estas en la franca Financa Ministerio.