• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 16:55:00    
Aparta efiko de la ĉina tradicia medicino en kuracado de aidoso (1) (foto)

cri

Aidoso estas la plej serioza publikhigiena problemo, kiun alfrontas la tuta mondo. Kvankam post klopodo de pli ol 20 jaroj, kaj oni jam posedas nemalmultan sperton pri kuracado de aidoso, tamen ĝis nun oni ankoraŭ ne povas tute resanigi aidosulojn, kaj en la mondo jam sume ĉirkaŭ 23 milionoj da pacientoj mortis pro tiu malsano.

Diverslandaj medicinaj sciencistoj klopodas senĉese por serĉi efikan metodon. Kiel la ĉina tradicia medicino ludas sian rolon en kuracado de aidoso? Kian superecon ĝi havas kompare kun la okcidenta medicino en kuracado de aidoso?

En la mezo de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento aidosa epidemio furiozis sur la afrika kontinento, ĝuste tiam la ĉina tradicia medicino komencis ludi sian rolon en kuracado de aidoso.

En 1987 tanzania prezidento, vizitanta Ĉinion, esperis, ke la ĉina registaro sendu specialistojn de la ĉina tradicia medicino al Tanzanio por helpi la kuracadon, la ĉina registaro konsentis lian postulon. Post nelonge Ĉinio kun Tanzanio ekpraktikis kunlaboran projekton pri aidosa kuracado de la ĉina tradicia medicino. Sinjoro Yang Longhui, oficisto de la ĉina Ŝtata Administracio de la Ĉina Tradicia Medicino, prezentis al ni tiun projekton.

"Tiu projekto estas interkonsento, subskribita de la ĉina kaj tanzania registaroj. ni tre sukcese efektivigis ĝin. Pro tio, ke Tanzanio persistis plilongigi praktikadan stadion de la projekto, nun ĝi ankoraŭ daŭras."

De 18 jaroj en Tanzanio ĉinaj specialistoj kuracis preskaŭ dekmil aidosajn infektitojn kaj aidosulojn per la ĉina tradicia medikamento, la efika proporcio atingis 40% ĝis 52%, kaj 10% el la pacientoj kuracitaj antaŭ 1990 vivas ĝis nun.

En Ĉinio aidoso eksterniĝis nur antaŭ kelkaj jaroj, tial la ĉina tradicia medicino partoprenas en aidosa kuracado ne longe. Nun la ĉinaj pacientoj plejparte akceptas "antivirusan kuracadon" de la okcidenta medicino, relative maturan kaj popularan en la mondo. Provo de aidosa kuracado de la ĉina tradicia medicino komenciĝis en 2004, kaj jam 7 000 aidosaj infektitoj kaj aidosuloj akceptis la kuracadon, kiuj loĝas en entute 11 provincoj, municipoj kaj regionoj.

La provinco Henan, meza Ĉinio, estas unu el la provincoj, en kiuj oni praktikas provon de aidosa kuracado per la ĉina tradicia medicino. Sinjoro Xu Liran, kiu respondecas pri tiu laboro, diris, "En la provinco Henan 1 792 pacientoj estas kuracataj per la ĉina tradicia medicino, nia projekto elektis pacientojn tiajn, kiaj ne taŭgas por akcepti antivirusan kuracadon pro facila simptomo aŭ samtempe alia malsano, kaj kiaj suferas pro flankefiko post la antivirusa kuracado."