• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 18:19:04    
Gruntbovo (foto)

cri
La gruntbovo (Bos grunniens) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj vivas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio kaj Hindio. Ĝi estas granda kaj fortika. La vira gruntbovo altas 2 m. kaj pezas 500-600 kg. Ĝia tuta korpo estas kovrita de densaj, maldelikataj kaj longaj nigrebrunaj haroj. La longaj haroj sur la brusto kaj abdomeno preskaŭ tuŝas la teron. Nur ĉe ĝia buŝo troviĝas malmulte da blankaj haroj.

La gruntbovoj estas tipaj altebenaĵaj bestoj, kiuj vivas en dezertoj kaj altaj montaroj. Somere ili aperas en la loko 5 000-6 000 metrojn super la marnivelo, eĉ en vintro ili ne malsupreniras al la loko malpli ol 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, nek ventegon, nek neĝon. Ili ŝatas vagadi ĉie kaj manĝi diversajn herbojn. Ili trinkas akvon somere kaj sin sensoifigas per neĝo kaj glacio vintre. Ĝenerale, gruntbovinoj kaj iliaj idoj agas en grupoj el dek ĝis cent, dum la plenkreskaj virbovoj vivas unuope aŭ 3-5-ope. La junaj virbovoj formas siajn proprajn grupojn. Korpe dikaj la gruntbovoj tamen lertas en montgrimpado. Matene kaj vespere ili eliras serĉi manĝaĵon, tage ripozas aŭ dormas sur dezertaj montoj kaj krutaĵoj. Minacate, ili kolektiĝas kaj lasas bovidojn stari en la centro. Tiam la plenkreskaj virbovoj estas taskitaj por lukti kontraŭ malamiko. Gruntbovoj pariĝas aŭtune. Post gravedeco de 9-10 monataoj, la bovino naskas ĉiufoje unu idon, kiu maturiĝas post ĉ. du jaroj.

La gruntbovoj havas delikatan flarsenton, kaj krome, ili vivas sur altaj montoj, tial ili estas malfacile kapteblaj. Laŭdire ĉ. 50 zooj de diversaj landoj havas gruntbovoj. La hejma gruntbovo diferencas de la sovaĝa per siaj malpli grandaj korpo, hufoj kaj kornoj, kiuj estas ne tiel forte kurbaj kiel tiuj de la sovaĝa. Krome la haroj de hejma gruntbovo estas malpli longaj, kun pli da viloj; la koloro de la haroj estas hela, ofte kun blankaj aŭ sablokoloraj makuloj. Hejma gruntbovo estas ĉefa transportilo sur la Tibeta Altebenaĵo, tial oni honoris ĝin per la nomo "veturilo sur altebenaĵo".