• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-23 18:45:24    
Akvosistemo de Pekino en perspektivo

cri

Akvomastruma departemento de Pekino informis, ke por konstrui bonan akvosistemon kaj servi al la 29-aj Olimpikoj la urba registaro faris jenan planon, t.e. en 3 jaroj fundamente realigi la akvomastruman modernigon de Pekino, levi la kapablon de akvomastrumado kaj kontraŭinunda reguligo; en 4 jaroj plenumi la akvosisteman konstruadon de la urbo kaj realigi la celon, ke klara akvo de la tria rondrivero ĉirkaŭ la urbon; en 5 jaroj fundamente plenumi la kontraŭpoluan laboron de la riveroj kaj lagoj kaj realigi la fundamentan klariĝon de la riveroj kaj lagoj kaj por tio oni devas konstrui 16 traktejojn de malpura akvo por ĉiutage trakti la 3.5 milionojn da tunoj da malpura akvo, ellasita de la urbo.

Nun oni ekpraktikis la planon, ke la klara akvo de la tria rondrivero ĉirkaŭ la urbon. La unua rondrivero, ĉirkaŭanta la Imperiestran Palacon, jam bonordiĝis kaj bonordigo de la dua rondrivero plejparte plenumiĝis. La akvosistemo de la tria rondrivero konsistas ĉefe el Qinghe-rivero, norda kanalo en la orienta parto de Pekino kaj Liangshui-rivero en la sudorienta parto de la urbo. Antaŭ nelonge oni jam komencis ordigon en iuj partoj.

Laŭ la plano de la urba konstruado oni konstruos grandan lagon en la Olimpika Parko, norde de la meza akso de la urbaj kvartaloj kaj sekve de tiu lago aperos grandaj arbaro kaj marĉo, kies akvo venos ĉefe el la akvo traktita en Qinghe-traktejo de malpura akvo, kaj oni konstruos monteton el la tero akirita dum fosado de la lago kaj faros plurajn pejzaĝojn. Antaŭ la Olimpikoj en 2008 en Pekino aperos 24 novaj ekologiaj parkoj kaj 1500 hektaroj da akva surfaco kaj tiam la pokapa areo de akvo en Pekino leviĝos de 1.4 kvadrataj metroj al 4.2 kvadrataj metroj.

La efiko de ordigo de la akvosistemo de Pekino estas rimarkinda. Malgraŭ tio Pekino restos urbo, al kiu serioze mankas akvo. La akvofonto jam fariĝis unu el la gravaj faktoroj malhelpantaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon. La Ĝenerala Projekto de Pekino montras, ke la projekto konduki akvon el sude norden estas radikala rimedo por solvi la akvomankon de Pekino. Nun oni kondukas al Pekino ĉiujare 1.2 miliardojn da kubmetroj da akvo. Oni faras streĉan preparon por la meza akvokonduka projekto, t.e. konduki akvon el Yangzi-rivero de Hubei-provinco al Pekino. En la nemalproksima estonteco akvo senĉese kondukiĝos el Yangzi-rivero al Pekino kaj tiam oni povos ne nur ŝipe vojaĝi al Pekino, sed ankaŭ per ŝipo veturi al Tianjin kaj de tie al la vasta maro kaj la antikva Granda Kanalo havos sian novan vivon