• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 08:21:16    
Feng Jicai: Kalendaro

CRI
Mi preferas ŝirfolian kalendaron. Kial?
Foje, fama aktorino rakontis al mi ion, kio okazis inter ŝi kaj ŝia edzo. Ŝi ludis operon, dum ŝia edzo ŝin akompanis per muzika instrumento. Ambaǔ tre amas sian profesion kaj, tre okupitaj respektive, apenaǔ rigardis unu la alian. Tiel pasis dekoj da jaroj. En iu tago ŝia edzo subite kriis: "Aj-jo, kial vi fariĝis tiel maljuna? Kiam vi komencis maljunigi vin? Ĉiutage mi estas ĉe vi. Kial mi ne rimarkis tion?" Ŝi ne povis elteni la malesperan mienon de la edzo. Kion fari? Ŝi vizitis kosmetikejon, kaj oni senfaltigis al ŝi la vizaĝon. Post ŝia reveno la edzo forte larmis. La hormontrilo ne povas retroturniĝi. Oni povas beligi la aspekton, oni tamen neniel povas rejunigi la organismon.
Mi ne povas ĉiutage deŝiri folion el kalendaro kun anima facileco. Precipe en la tempo de okupiteco, ekzemple, kiam mi iris al konferenco, aǔ fari inspektadon aǔ partoprenis en iu aktivado por kelkaj aǔ dekkelkaj tagoj, la kalendaro restis tiom longe ne tuŝitaj, tial ŝajnantaj senutilaj kaj tiuj folioj, ne zorgataj. Kiam mi deŝiris ilin, ili kvazaǔ dirus al mi, ke mi ne forĵetu ilin. Nu, bone, kaj mi ŝovis ilin en fendon de etaĝero aǔ en bildolibron, kvazaǔ ili estus arbaj folioj, falintaj de branĉo, folioj falintaj el mia vivo.
Ne forgesu, ke ĉiu el la kalendaraj folioj havas spuron de nia vivo!
Mi ankoraǔ freŝe memoras, ke en tiu tago de 1976, kiam tertremo eksplodis en la urbo Tangshan, ni 3 samfamiliaj, kvazaǔ musoj serĉantaj truon, fine rampis el ruinigita domo. Starante ekster la "truo", kun la gamboj ankoraǔ sangantaj, mi sentis, ke ĵus mi eskapis tra inter fingroj de la Morto. Post 2 tagoj, mi prunte prenis fotilon kun la fabrikmarko Mevo, grimpis sur la disfalintan domon, kvazaǔ disŝiritan de lupoj kaj morditan de hundoj, ŝovis min en mian ĉambron kies tegmento jam neniiĝis. Mi fotis ĉion, kaǔzitan de la natura katastrofo. Subite mia rigardo trafis kalendaron, jam polvoplenan, ankoraǔ pendantan sur rompita muro: 26, julio, 1976; merkredo; la jaro Bingchen, 7-a monato, 2-a tago (Bingchen – unu el 60 jardividoj laǔ la luna kalendaro). Fotinte ĝin, mi etendis la manon kaj atenteme deŝiris tiun folion. Nuntempe ĝi estas, kune kun fotoj, formas valoregan memoraĵon en mia privata vivo.
Kaj tia okazaĵo komprenigis al mi la signifon de kalendaro, kiu servas kiel fidela registranto de nia vivo. Ĝi estas alisence nia taglibro, notanta ĉion el niaj agoj, ĉion nin ŝanĝintan kaj ĉion de ni ŝanĝitan.
Tamen plejpartaj tagoj pasas en ripetado de laboro kaj interkontaktado, tial oni facile forgesas ne nur la ripetitajn aferojn, sed ankaǔ la koncernajn tagojn, sekve plejpartaj folioj de la kalendaro estas senbrilaj, kun nenia signifo. Malgraǔ tio, malsameco regas. Ekzemple, la 26-a de julio, 1976, estas memorinda ne por tiuj, kiujn la tertremo ne trafis. Unuvorte, la kalendaro estas tre valora.