• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 12:31:33    
Aparta efiko de la ĉina tradicia medicino en kuracado de aidoso (2) (foto)

cri
En kuracado de aidoso, objektivo de la ĉina tradicia medicino kaj tiu de "antivirusa kuracado" de la okcidenta medicino tute diferencas. La okcidenta medicino reflektas la efikon per mortigo de aidosa viruso kaj malaltigo de virusa kvanto en la korpo, dum la ĉina tradicia medicino atingas kuracan efikon per regulado de la korpa funkcio de aidosaj infektitoj kaj aidosuloj por fortigo de imuneco kaj antivirusa povo de la pacientoj. Sur tiu bazo la ĉina tradicia medicino malpezigas simptomon de la pacientoj per diversaj manieroj.

Kiam homoj estas infektitaj de aidosa viruso, ili havas diversajn simptomojn en malsamaj stadioj, ekzemple la korpo rapide malpeziĝas, sekvas ankaŭ kronika diareo, febro, kapdoloro, senapetiteco, kaj ĉe iuj pacientoj eĉ aperas limfoŝvelado kaj pneŭmonio. Diversaj kialoj kaŭzis tiujn simptomojn, la okcidenta medicino havas nenian metodon por malpezigi ilin, dum la ĉina tradicia medicino povas evidente plibonigi ilin kaj tiamaniere altigi vivkvaliton de aidosaj infektitoj kaj aidosuloj. Sinjoro Li Fazhi, veterana kuracisto de la ĉina tradicia medicino, el la provinco Henan, kiu delonge partoprenas en provo de aidosa kuracado per la ĉina tradicia medicino, diris al raportistoj, "Kiam mi ekkuracis aidosajn infektitojn kaj aidosulojn en kamparaj vilaĝoj, mi trovis, ke iliaj simptomoj estas diversaj, sed post kuracado la ismptomoj jam plejparte malpeziĝis, kaj ili estas multe kontentaj."

Krome, la ĉina tradicia medicino havas evidentan efikon en remitigo de la flankefiko, kiu aperas ĉe la pacientoj dum "antivirusa kuracado". Laŭ konigo, akceptante "antivirusan kuracadon", iuj pacientoj havas fortajn reakciojn, ekzemple tuson, diareon, naŭzon kaj vomon, kaj ĝuste pro sufero de tiuj flankefikoj iuj pacientoj forlasis la kuracadon. Tamen en tiu stadio se oni uzas la ĉinan medikamenton kiel helpan kuracadon, tiuj flankefikoj povas esti evidente remitigitaj, kaj samtempe ĝi utilas al plifortigo de la kuraca efiko.

Kvankam la ĉina tradicia medicino havas apartan superecon en kuracado de aidoso, tamen ekzistas iom da problemoj, ekzemple mankas al ĝi kriterio en klinika provo de tia kuracado, donitaĵoj kaj konkludoj akiritaj en provado ofte estas malfacile aprobitaj. Krome, ĝis nun oni ankoraŭ ne establis unuecan kaj praktikeblan taksadan sistemon pri ĝia efiko, tiuj problemoj detenas disvastigon de aidosa kuracado de la ĉina tradicia medicino.

Nun Ĉinio faras eksploron pri koncernaj problemoj, por pluapaŝe elvolvi superecon de la ĉina tradicia medicino kaj favori plimultajn aidosajn infektitojn kaj aidosulojn. Sinjoro Yang Longhui, oficisto de la ĉina Ŝtata Administracio de la Ĉina Tradicia Medicino, diris, "Ni disvolvos sciencan esploron pri aidosa kuracado de la ĉina tradicia medicino en du flankoj: establi kriterion de klinika provo kaj la taksadan sistemon, kaj liveros bazon por pluapaŝe disvastigi tiun kuracan metodon.