• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 15:16:13    
Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj

cri

En septembro de 1960, reprezentantoj de Irano, Irako, Kuvajtio, Saudi-Arabio kaj Venezuelo kunvenis en Bagdado kaj decidis unuiĝi por kune trakti la okcidentajn petrolajn kompaniojn kaj protekti sian petrolan enspezadon. En la 14-a de septembro, 1960, la kvin landoj proklamis la fondiĝon de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL). Kun kresko de la nombro de membroj, OPEL disvolviĝis kaj fariĝis internacia petrola organizo de kelkaj ĉefaj petrol-produktaj landoj en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko. La ĉefstabejo de OPEL sidas en Vieno.

La Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj celas kunordigi kaj unuigi la politikojn de ĉiuj membroj pri petrolo kaj protekti respektivajn kaj komunajn interesojn per la plej konvenaj rimedoj.

La ĉefaj institucioj de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj estas la Konferenco, la Konsilio kaj la Sekretariejo. La Konferenco estas la plej alta regpotenca institucio de la organizo. La Konsilio respondecas pri plenumado de la rezolucioj de la Konferenco kaj gvidado de la administrado de la organizo. La Sekretariejo prezidas ĉiutagajn aferojn sub la gvidado de la Konsilio. En la Sekretariejo estas faka institucio, la Ekonomia Komisiono, kiu helpas la organizon stabiligi la prezaron de petrolaj produktoj en la internacia merkato sur justa kaj racia nivelo.

La Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj eldonas ĉiumonate Komunikon de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj, ĉiusezone Komenton de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj kaj ĉiujare Jaran Raporton kaj Statistikan Raporton.

Laŭ la statistiko de OPEL, ĝis la fino de la jaro 2003, la tutgloba totala prospektorita rezervokvanto de petrolo atingis 1 137,6 miliardojn da bareloj, la landoj de OPEL kaj ne de OPEL respektive okupis 78,3% kaj 21,7%. La totala rezervokvanto de petrolo de la norda Ameriko estis 27,2 miliardoj da bareloj; tiu de Latin-Ameriko, 116,4 miliardoj da bareloj; tiu de la orienta Eŭropo, 88,3 miliardoj da bareloj; tiu de la okcidenta Eŭropo, 18,4 miliardoj da bareloj; tiu de la mezoriento, 735,9 miliardoj da bareloj; tiu de Afriko, 105,5 miliardoj da bareloj kaj tiu de la azi-pacifika regiono, 45,9 miliardoj da bareloj. La 5 landoj kun la plej alta prospektorita rezervokvanto de petrolo estas laŭvice Saudi-Arabio kun 262,7 miliardoj da bareloj, Irano kun 133,3 miliardoj da bareloj, Irako kun 115 miliardoj da bareloj, Kuvajtio kun 99 miliardoj da bareloj kaj Federacio de Arabaj Emirlandoj kun 97,8 miliardoj da bareloj.

Por ke la interesoj de ambaŭ flankoj, tiu de la petrolaj produktantoj kaj tiu de la konsumantoj, estu garantiataj, la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj praktikas la kontingentan sistemon de petrola produktado. Por preventi la drastan leviĝon de la petrola prezo, la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj povas pligrandigi la produktokvanton de petrolo laŭ la merkata situacio. Same por preventi la defaladon de la petrola prezo, la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj povas redukti la produktokvanton de petrolo laŭ la merkata situacio.