• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 16:54:24    
Registaro de Bush alfrontas pli kaj pli grandan premon de armea retiriĝo

cri

La 23-an de junio en la aŭskulto de la milita komisiono de la usona Senato, usona ŝtata sekretario Donald Rumsfeld negis, ke Usono falis en marĉon en Irako, esprimante, ke oni ne devas ellabori tagordon pri armea retiriĝo. Tion esprimis Donald Rumsfeld, kiam la registaro de Bush alfrontas pli kaj pli grandan premon de armea retiriĝo.

La rezultoj de la lastatempaj opinisondoj montris, ke la subtena proporcio de la usona popolo al la iraka milito grandamezure defalas, kaj pli kaj pli laŭtas la alvoko, ke Usono retiru sian armeon el Irako. Laŭ la rezulto de la plej nova enketado fare de la usona enketa kompanio Harris, 63% de la enketitoj postulas, ke la ĉefa trupo de la usona armeo garnizonanta en Irako retiru sin en la jaro 2006. La cifero kreis la rekordon de la nombro de subtenantoj por la armea retiriĝo. Ankaŭ la rezulto de opinisondo fare de Gallup montris, ke la nombro de usonanoj, kiuj subtenas la irakan militon, defalis de 72% en 2003 ĝis la nunaj 39%.

Antaŭ tio, pluraj kongresanoj de la usonaj Demokratia Partio kaj Respublika Partio esprimis en la pasinta semajno, ke ili elmetos projekton, postulante, ke la registaro de Bush komencu retiri la usonan armeon el Irako antaŭ la 1-a de oktobro de la venonta jaro. Tio estos la unua fojo, ke kongresanoj de la Demokratia Partio kaj Respublika Partio komune elmetas projekton postulantan al armea retiriĝo el Irako. Krom tio, en la lastaj tagoj 42 kongresanoj fondis specialan grupon por apelacii, ke la registaro de Bush retiru armeon el Irako. Iuj kongresanoj eĉ postulis, ke nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld demisiu.

Diversaj sociaj rondoj de Usono oponas kontraŭ la iraka milito, ĉefe pro tio, ke la sekureca situacio en Irako pli kaj pli malboniĝas, kio kaŭzis morton kaj vundiĝon de pli kaj pli multaj usonaj armeanoj. En la aŭskulto de la milita komisiono de la usona Senato, komandoro de la centra komandejo de la usona armeo konfesis, ke pli kaj pli multe da teroristoj svarmis en Irakon. Nuntempe en la teritorio de Irako la kontraŭ-usona armita agado estas same vigla kiel tiu antaŭ 6 monatoj. Laŭ raporto, nur en la pasinta monato ĉirkaŭ 700 atakoj kontraŭ la usona armeo garnizonanta en Irako estis lanĉitaj de la kontraŭ-usonaj armitoj. Krome, laŭ statistiko de la iraka transira registaro, de majo ĝis nun, diversaj eksplodigaj atakoj kaŭzis morton de 68 usonaj soldatoj.

Alfrontante la premon de la usonaj Kongreso kaj popolanoj pri postulo de armea retiriĝo, la registaro de Bush ankoraŭ rifuzas ellabori la tagordon pri armea retiriĝo el Irako.

Kiel Usono liberigos sin el la iraka marĉo, tio jam fariĝis granda malfacilo por la registaro de Bush.