• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 18:01:16    
Fama kultura urbo Dali (1)

cri

Dali, ĉefurbo de la Dali-a Baj-nacia Aŭtonoma Subprovinco, situas en la nordokcidenta parto de Yunling-montaro en Yunnan-provinco, Ĉinio. Ĝi tuŝas okcidente Cangshan-monton kaj oriente Erhai-lagon en la formo de orelo.

Tie ĉie, ĉu en la antikva urbo, ĉu en kamparanaj domoj, senteblas moroj kaj kutimoj de baj-oj. Kvankam la loko tenas de longe intiman rilaton kun centra Ĉinio, tamen la baj-oj ĉiam konservas sian riĉan tradician kulturon.

En centra Ĉinio drako estas simbolo de la plej supera aŭtoritato de imperiestro. Sed vidiĝas figuroj de drako ĉie en la lokoj loĝataj de baj-oj, ĉu sur mebloj, ĉu sur tegmentrandoj, ĉu sur vestoj kaj ornamoj. La drako, kiun baj-oj kreas, perdas sian sanktecon kaj havas formon de ŝatata lotusfloro. Ankaŭ vesperto estas beligita de baj-oj. Ĝi ne plu estas monstra kiel priskribita en mito, sed bela kiel papilio. Popolaj artistoj ornamas sian vivon per vesperto en formo de peonio, lotusfloro aŭ lepora kapo. La baj-oj estas tualetemaj kaj ŝatas porti vestojn de sia propra nacio. La vestoj kaj ornamoj de baj-aj virinoj okulfrapas. La knabino havas harplektaĵon ligitan per ruĝa ŝnureto supre de la frunto, portas superveston kun striktaj manikoj, kun senkoluma vesto ekstere kaj larĝan zonon ĉe la talio.

La loĝdomoj de baj-oj distingiĝas en la arkitektura historio de Ĉinio. La antikva urbo Dali konstruiĝis en la 14-a jc. Dank'al multfoja rekonstruado, la tuta urbo bone konserviĝas. Ĝi estas ĉirkaŭita de muroj 8 m altaj. Starante sur la muro, oni povas vidi la loĝdomojn viciĝantajn en bona ordo. La kortoj plejparte rigardas orienten, ĉiu el tri etaĝdomoj. Baj-oj donas apartan atenton al ornamado de la ekranmuro kaj portalo flanke de ĝi, rigardante ilin kiel la plej gravan parton de loĝdomoj. La portalo surhavas ŝtongravuraĵon, ksilografaĵon, argilmodlaĵon kaj koloran pentraĵon. Sur la ekranmuro, kun kalko kiel fono, vidiĝas delikata tuĉpentraĵo, gravuritaj versoj de eminentuloj au inkrustitaj kolore kuriozaj pecoj de marmoro.

Kiam turistoj eniris korton de baj-oj, la gastama mastro ripozigis ilin sub kamelio kaj granatarbo kaj donis po tri tasojn da teo kun malsamaj gustoj. La unua taso entenas fortan teon iom amaran; la dua aldoniĝis nuksokernoj, laktaĵo kaj sukero kaj la tria mielo. Ili implicas la sencon, ke ĉiu homo travivas amarecon, dolĉecon kaj rememoron.

Sankta Loko

Antaŭe en la lokoj loĝataj de baj-oj oni kredis je primitiva religio. En Tang-dinastio (618-907) tie furoris budhismo. Poste enkondukiĝis taoismo kaj meze de la 19-a jc kristanismo kaj katolikismo. En Dali troviĝas diversaj religiaj konstruoj, kiuj estas konsistiga parto de la tieaj pejzaĝoj.

Okcidente de Dali majestas la Tri Pagodoj de Chongsheng-templo. La plej granda en la mezo nomiĝas Qianxun-pagodo. Sude kaj norde de ĝi staras paro da kavaj pagodoj ok-angulaj. Qianxun-pagodo estis konstruita en 823-859. En la lastaj jaroj oni riparis la pagodon kaj trovis en la supro kaj bazo 500 historiajn objektojn el oro, bronzo, agato kaj glazuro kaj pli ol 100 budhajn statuojn, el kiuj unu estas ora kun pezo de unu kg. Inter la historiaj objektoj oni trovis tri volumojn da manuskriptoj de budhisma sutro. Du volumoj kun la titolo "Vajraparamita Sutro" estas paperaj kaj la tria estas rughe skribita sur gazo en la hana kaj sanskrita lingvoj.