• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 18:03:36    
Fama kultura urbo Dali (2)

cri
Oriente de Erhai-lago kuŝas Jizu-monto. Tie 36 temploj kaj 72 monaĥejoj kaŝiĝas inter verdaj pinoj kaj cipresoj. La monto estas konata kiel fama budhisma sanktejo kaj pitoreskejo de Ĉinio. La temploj kaj monaĥejoj estis konstruitaj en Tang-dinastio de Mahakasyapa, la unua disĉiplo de Ŝakjamunio, kiu predikis tiam en Yunnan. En 1875-1908 en la monto estis 108 temploj kun Zhusheng-templo kiel la centro, kie vivis ch. 5 mil bonzoj kaj monaĥoj.

Tamen, preskaŭ en ĉiuj lokoj de Dali loĝataj de baj-oj oni senescepte kultas sian propran sinjoron kaj kredas je dioj kaj ŝamanismo. La kulto al propra sinjoro estas tre populara, enpenetriĝas en la ĉiutagan vivon kaj havas grandan influon sur ĉiun lokon loĝatan de baj-oj. En ĉiuj vilaĝoj de baj-oj estas templo de sinjoro. Unu aŭ pluraj vilaĝoj kultas unu saman sinjoron, protektanton de la vilaĝoj. Sinjoroj ĝenerale apartenas al herooj au bonfarantoj en la historio de sia propra nacio, reĝoj, oficistoj kaj generaloj en la lokoj loĝataj de baj-oj, dioj adorataj de budhismo, konfuceanismo kaj taoismo kaj ankaŭ montoj, ŝtonoj kaj bestoj. En la datreveno de la naskiĝo aŭ morto de la propra sinjoro aŭ ĉe la komenco kaj fino de la jaro, ĉiuj vilaĝanoj okazigas grandan solenon, tenante super si ruĝajn ombrelojn kaj flagojn kun emblemo de suno, luno, drako kaj feng-o (bonaugura birdo en mito de Ĉinio). En Dali adoriĝas almenaŭ 400-500 sinjoroj kun malsamaj honoraj titoloj. La kulto al propra sinjoro estas religia kredo propra al la baj-oj.

La Foiro de "Tria Monato"

La Foiro de "Tria Monato" estas antikva foiro de okcidenta Yunnan kaj ankaŭ solena festo de la baj-oj. De la 15-a ĝis la 20-a de la tria monato ĉiujare laŭ la ĉina luna kalendaro, oni svarmas ĉe la piedo de Cangshan-monto, kie okazas la soleno. Ili interŝanĝas varojn, faras ĉevalvetkuron kaj distras sin per kantado kaj dancado.

Origine la foiro estis kunveno de budhistoj. Poste la loko, kie oni recitis sutron, fariĝis foirejo. Kun la disvolviĝo de komerco la loko de la Foiro de "Tria Monato" fariĝis iom post iom komercejo sur la Suda Silka Vojo.

La antikva ĉina granda vojaĝisto Xu Xiake iam spertis la Foiron de "Tria Monato". Li pririgardis du tagojn kaj skribis en notlibro: "En la foiro vendiĝas diversaj varoj de multaj provincoj kaj ankaŭ de Yunnan loĝata de naciminoritatoj, kaj dense punktiĝas standoj. Ĉirkaŭ ili svarmas viroj kaj virinoj. La standoj ofertas ĉefe droĝerbojn, feltojn, teksaĵojn, bronzaĵojn kaj lignaĵojn." El tio videblas, ke jam en Ming-dinastio (1368 –1644) en la foiro regis granda vigleco. Tiam en ĝi negocis komercistoj ne nur el centra Ĉinio, la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Tibeto, sed ankau el Birmo.

En la pasintaj jaroj pliprosperiĝas la foiro. Kamparanoj plejparte aĉetas en ĝi ĉiutagajn bezonajhojn. Baj-aj knabinoj venas aĉeti doton por si. Multaj alilokanoj ŝatas delikatajn pajloplektaĵojn, marmoraĵojn kaj tradiciajn plektaĵojn de baj-oj. La ĉinaj droĝerboj, vendataj en la foiro, ĉiuj estas produktitaj en Yunnan. Sako post sako da droĝerboj amasiĝas sur monto-deklivo kaj ĉie sterniĝas strioj de ruĝa ŝtofo kun laudvortoj pri la ofertaĵoj. La sakoj altiras multajn klientojn. Nokte la vendantoj ripozas inter la sakoj.