• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-24 18:36:39    
Arbosoriko (foto)

cri

La arbosoriko (Tupaia glis) el la ordo de primatoj kaj familio de sorikedoj loĝas en la plej suda parto de la ĉina ĉeftero, t.e. en la orienta parto de Junnan, Gŭangŝji kaj Hajnan-insulo. Ĝi aspekte tre similas al la sciuro, sed ĝia buŝo estas pinta kaj maldika, kaj la vosto plata kaj larĝa. Ĝi longas 16-20 centimetrojn, pezas 120-180 gramojn kaj ĝia vosto estas longa je 15-18 centimetroj. Ĝi hvas mallongajn kaj rondajn orelojn kaj fortajn krurojn, sur kiuj troviĝas po kvin fingroj, kies ungoj estas kurbaj kaj akraj; kaj senhara estas ĝia karna plando. Inter ĝiaj dentoj ne troviĝas rimarkinda diferenco kaj ĝiaj incizivoj estas akraj. Ĝi estas kovrita de olivgrizaj haroj, escepte de brunflavaj kaj grizbrunaj haroj ĉe la abdomeno; kaj sur la flankoj de ĝia kolo troviĝas du brunflavaj vertikalaj mallarĝaj strioj.

La arbosorikoj vivas en la tropika kaj subtropika zonoj, de ebenaĵoj ĝis montetoj 1 000 metrojn super la marnivelo. Ili ofte vidiĝas ĉe rando de arbaro kaj piedo de monto kaj loĝas en arbotruo aŭ terkavo. Ili vigliĝas en tago, precipe en frumateno kaj vesperkrepusko, kaj aktivadas inter velkintaj kaj putrintaj folioj kaj brancoj. Ili serĉas manĝaĵojn en falintaj arboj kaj ŝtonamasoj. Satmanĝinte, ili eligas krion de "kvivit, kvivit". Ĝenerale, ili saltadas nur inter malaltaj arbobranĉoj kaj lianoj, sed ne povas kiel sciuro grimpi sur branĉojn de altaj arboj aŭ saltadi inter ili. Renkontinte malamikojn, ili tuj sin kaŝas inter branĉetojn. Kiel aliaj musoj ili havas siajn difinitajn vojliniojn. La arbosoriko ne timas homojn. Laŭdire, ĝi eĉ restis senmova, kiam oni fotis ĝin en la distanco de nur unu paŝo for de ĝi. Kelkfoje ĝi kaŝe eniras en domon por ŝtelrigardi. Ĝi manĝas ĉefe insektojn kaj samtempe ankaŭ birdetojn, birdovojn kaj malgrandajn musojn; iafoje ĝi sin nutras ankaŭ per sovaĝaj fruktoj, junaj folioj kaj semoj. Lokanoj diris, ke la arbosoriko ŝatas trinki akvon kaj sin bani en ĝi. Ĝi estas enfermiĝema, nervoza kaj batalema sed facile bredebla. La arbosorikino konstruas neston en arbotruo aŭ en terkavo por tie naski. La pariĝo okazas ĉiun printempon. Ĝenerale, la arbosorikino naskas 3-4 idojn unufoje ĉiujare. La gravedeco daŭras ĉ. 50 tagojn. Ĝi mamnutras siajn idojn 40 tagojn. Ili maturiĝas post tri-kvar monatoj.