• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-27 09:17:22    
Termofonto ĉe la monto Mingyue (1)

cri
Karaj legantoj, ni konduku vin al la monto Mingyue de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio, por kune apreci tieajn smeralde verdajn pejzaĝojn kaj ĝui banon en termofonto piede de la monto.

La monto Mingyue situas en la urbo Yichun de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio, kaj konsistas el 12 montpintoj, kies super-marnivela alteco respektive superas mil metrojn. Rigardate de fore, ĝia ĉefpinto aspektas duon-ronda kaj similas al la luna krescento, pro tio oni donis al la monto poezian nomon: Mingyue. En la ĉina lingvo la vorto Mingyue signifas: Brila Krescento. Tie troviĝas ankaŭ ŝtata arbara parko areanta je pli ol 130 kvadrataj kilometroj.

Por atingi la montpinton, turistoj ĝenerale veturas per la kabla tramo, kies startejo kaj fin-stacio havas inter si la distancon plej altan en Azio. Necesas la 40-minuta veturado de la montpiedo ĝis la zenito. Veturante en la kabla tramo, oni povas vidi la nebulon ŝvebanta en la tuta montvalo kaj verdajn montpintojn vualitaj de la nebulo, sed ne povas distingi la veran vizaĝon de la monto Mingyue. Kiam la kabla tramo atingis la zeniton de la monto, tiam la bela panoramo de la monto tuj videblas.

Por spekti la vidindaĵojn de la monto Mingyue, turistoj emas piedire descendi de sur la monto. La monto Mingyue estas kruta en topografio, densa je ombroriĉaj arboj kaj spektakla pro torentaj akvofaloj. En printempo kaj somero, irante laŭ padoj sur la monto, oni sentas grandan plezuron en la agrabla zefiro blovanta trans la sukoplenaj arbofolioj. Nekonataj sovaĝaj floroj senbrue ridas, rojoj susuradas preter paŝantoj, kaj de tempo al tempo aŭdiĝas sonora trilado de birdoj. Ĉio ĉi akompanas turistojn dum la ekskurso al la monto, farante ilin gajaj kaj vervaj.

Ni renkontis fraŭlinon Si Tingting, vojaĝanton el la provinco Shandong de orienta Ĉinio. Ŝi diris, ke la monto tre plaĉas al ŝi. Ŝi diris:

"Estas la unua fojo por mi vojaĝi ĉi tien, kaj la monto tre plaĉas al mi. Neniam antaŭe mi vidis la primitivan arbaron neniom difektitan, similan al la ĉi-tiea. Ankaŭ ne ekzistas tio, ke oni intence trumpetas kiel en iuj aliaj pitoreskejoj pri la tiel nomata kulturo."

Sur la monto Mingyue estas multaj interesaj vidindaĵoj kun belaj legendoj. Nun ni prezentu al vi unu el tiuj vidindaĵoj, nomatan "Fluganta Akvofalo el Nuba Valo".

Ĝia fal-distanco superas 110 metrojn. Rigardate de malsupre, ĝia akvofluo larĝa je 3 – 4 metroj, kiel blanka drako, glitante el la verda montvalo, fluge sin direktas al la montpiedo. Jen kurante, jen stumblante, ĝi plurfoje kolizias kun klifoj starantaj ambaŭflanke, kaj fine frapas je iu fortika roko kuŝanta ĉe la montpiedo, eligante tondran muĝadon kaj abundan akvo-ŝaŭmon. Ĉirkaŭ la akvofalo senĉese disŝpruciĝas akveroj, kvazaŭ ĉiutage ĝi sin banus en pluveto simila kaj al nebulo kaj al fumo.