• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-27 14:26:54    
Promeno sur la strato Gui de Pekino (foto)

cri

Karaj amikoj, kvankam la tempo jam proksimiĝis al la meznokto, tamen sur tiu ĉi strato regas ankoraŭ vigla trafiko kaj vivplena homfluo. Flagrantaj reflektiloj de kurantaj aŭtoj kaj saltantaj neonlampoj sur konstruaĵoj de ambaŭ flankoj de la strato reciproke kontrastas kaj prilumas figurojn de homoj, kiuj restadas sur la strato. Tiu ĉi strato, troviĝanta en la orienta parto de Pekino, estas fama manĝostrato, kies ĉefa karakterizo estas tio, ke ĝi viglas plej multe post la meznokto. Oni nomas la straton Gui.

Jam estas profunda nokto, stratoj de la urbo plejparte troviĝas en bela "sonĝo". Tamen la strato Gui ekviglis kvazaŭ ekvekiĝinte de sonĝado. Sur la strato kun longeco de malpli ol 1 500 metroj, pli ol 500 ruĝaj lanternoj kaj miloj da malgrandaj ruĝaj lanternoj pendas sur branĉoj de verdaj arboj kaj antaŭ pordoj de restoracioj, tiel oni fandis antikvecan odoron de la ĉina tradicio en noktan vivon de la moderna metropolo.

La strato Gui karakterizas sin per frandaĵoj kun diversaj gustoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la strato kolektiĝis pli ol 100 restoracioj kun diverslokaj gustoj el la provincoj Sichuan, Shandong kaj Guangdong. Se oni dezirus gustumi ĉiuspecajn manĝaĵojn kun aparta gusto, oni devus elĉerpi kelkajn monatojn, malgraŭ ĉiutaga vizito. Kvankam jam tempis la 2-a horo frumatene, tamen seninterrompaj klientoj ankoraŭ vizitadas la restoraciojn.

Mi eniris en la restoracion "Plezuriga ĝardeno de la familio Hua". Klasika kaj antikveca konstruaĵo montras trajton de la tradicia korta domo de Pekino. Koridoro ĉirkaŭas, kaj labirinto da vojetoj konkukas unu al alia, montrante sin delikataj kaj klasikaj. Sinjoro Jiang, manaĝero de la restoracio, prezentis al ni, "Antaŭe tie ĉi estis privata loĝejo de generalo de la dinastio Qing. Korta domo de Pekino multe atentas elegantecon kun klasika stilo, tial hejtada maniero de nia restoracio kombinis kulturan karakterizon de la korta domo, ni aranĝis kaldronon, kun enmetita lignokarbo, por varmigo. Krome, en nia restoracio servas ankaŭ la angla versio de menuo, tiel la eksterlandaj klientoj povas ricevi impreson de la bela kaj tradicia manĝaĵa kulturo de Ĉinio."

Manĝaĵoj de tiu ĉi restoracio havas tipan karakterizon, kaj la restoracio atentas kombinon de monĝaĵaj kulturoj de la oriento kaj la okcidento. Ekzemple, en ĝi oni vendas la deserton "Ĉina pizao", faritan el ovo, ŝenoprazo kaj poreo, ĝi estas tre bongusta.

De tiuj jaroj, diversgustaj frandaĵoj de la strato Gui ĉiam allogas homojn. Krom restoracioj, sur tiu strato iom post iom aperis ankaŭ karakterizaj butikoj, kutime en spaco de malpli ol dek kvadrataj metroj regas kultura etoso de la moderna metropolo.

La butiko "Amuziloj Parolantaj" funkcias malpli ol du jarojn. En la butiko oni plene montras malgrandajn kaj amindajn amuzilojn en diversaj formoj kaj du petolajn hundojn. Sinjoro An Long, posedanto de la butiko, preskaŭ 30-jara, estas popolkantisto. Li diris al ni, ke entreprenado de la butiko estas lia strebado al distra vivmaniero. Li diris, "Senco de 'Amuziloj Parolantaj' estas zorgo kaj interfluo al amuziloj per la koro, por ke la amuziloj estu vivaj. Ekzemple, tiu ĉi amuzilo temas pri filo de Beckham, suĉanta cicumon, kun jako de numero 7. Estontece ni faros serion da amuziloj, kantantaj kaj dancantaj, ekzemple tian amuzilon, kia tuj parolu 'I love you', kiam oni tiras ĝin.

En la strato estas ankaŭ 4 aŭ 5 tiaj modaj butikoj, kiuj funkcias nur nokte kaj jam fariĝis brilaj desegnaĵoj de la nokta vivo de la strato Gui. Post gustumado de frandaĵoj multaj homoj ŝatas viziti tiajn butikojn.