• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-27 16:24:42    
Tibeta neĝa koko (foto)

cri

La tibeta neĝa koko (Tetraogallus tibetanus) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en la okcidenta parto de Ĉinio, kiu ampleksas sudan Ŝingjang (inkluzive de orienta Pamiro) en nordo, Ĉjiljan-montaron de Gansu-provincon en oriento, Himalaja-montaron de Tibeto kaj okcidentan, nordokcidentan kaj nordan Siĉŭan-provincon en sudo. Ĝi videblas ankaŭ en okcidenta Pamiro, orienta Kaŝmiro, Nepalo, Sikimo kaj Buhutano. La kapo kaj kolo de la tibeta neĝa koko estas brungriza, ĝiaj flugiloj havas sur si po unu grandan blankan makulon. La supra korpo estas helbruna kun nigrebrunaj vermoformaj makuloj, la malsupra korpo blanka, la frunto kaj la supra brusto havas sur si malhelkolorajn ringojn, kaj la malsupra brusto kaj la abdomeno estas kun nigraj strioj. La femala birdo similas al la maskla, sed mankas al ĝi ergoto sur tarsoj.

Ĝenerale la birdoj loĝas en nudroka zono 3 000-6 000 m. super la marnivelo. Ili ofte vizitadas maldensan arbustaron kaj altmontan herbejon, kaj ankaŭ neĝan linion por serĉi manĝaĵon. Ili 2-5-ope (birdidoj 2-3-ope) agas por serĉi manĝaĵon en la loko, kie ŝafaro paŝtiĝas. Tiam ili ne havas deĵoranton. Se ili ripozas, unu aŭ pluraj maljunaj birdoj deĵoras sur alta roko. Trovinte malamikon, ili donas alarmon per laŭta kaj longa kriado. Ili forkuras, ŝanceliĝante kiel sovaĝaj anseroj, kun vosto aparte rekta, tiam oni povas vidi la blankajn malsuprajn kovrajn plumojn de la vosto. La birdo estas timema kaj pro tio malfacile kaptebla. Ĝi lertas en flugado, povante facile flugi de montkulmino al montpiedo, aŭ de unu montkulmino al alia, sed oni neniam vidis, ke ĝi flugas de malsupre supren al montpinto. Bulbo, tubero, radiko kaj herbofolio estas ĝiaj manĝaĵoj. Iam ĝi manĝas ankaŭ insektojn kaj etajn senvertebrulojn. La tibeta neĝa koko vagadas laŭ sezonoj. Somere ĝi agas ĉe neĝa linio, vintre ĝi malsupren transloĝiĝas al la herbokovrita ebenaĵo aŭ montodeklivo kun arboj. De majo ĝis julio estas la pariĝa tempo, iliaj nestoj estas konstruitaj ĉe la piedoj de krutaĵoj, en herbaroj aŭ arbustaroj ĉe rokoj. La birdino demetas 4-6 ovojn, iam 7-8 ovojn.