• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-28 08:43:56    
Termofonto ĉe la monto Mingyue (2)

cri
Sur la monto Mingyue estas multaj interesaj vidindaĵoj kun belaj legendoj. Nun ni prezentu al vi unu el tiuj vidindaĵoj, nomatan "Fluganta Akvofalo el Nuba Valo".

Ĝia fal-distanco superas 110 metrojn. Rigardate de malsupre, ĝia akvofluo larĝa je 3 – 4 metroj, kiel blanka drako, glitante el la verda montvalo, fluge sin direktas al la montpiedo. Jen kurante, jen stumblante, ĝi plurfoje kolizias kun klifoj starantaj ambaŭflanke, kaj fine frapas je iu fortika roko kuŝanta ĉe la montpiedo, eligante tondran muĝadon kaj abundan akvo-ŝaŭmon. Ĉirkaŭ la akvofalo senĉese disŝpruciĝas akveroj, kvazaŭ ĉiutage ĝi sin banus en pluveto simila kaj al nebulo kaj al fumo.

Legendo diras: En la antikveco, apud la monto Mingyue aperis du malbonaj drakoj. Unu el ili estis la akva drako, kiu agitadas la venton kaj ondojn, kaŭzante mont-diluvon, kaj la alia estis la fajra drako, kiu elŝprucis ĉie varmegan venton, alportante katastrofon de sekegeco. Dio informiĝis pri krimoj de la du drakoj kaj decidis puni ilin por la homaro. Li faris la intensan batalon kontraŭ la drakoj dum 81 tagoj, kaj fine li katenis la akvan drakon sur la nubo. Por fari penton, la akva drako ĉiutage ŝprucigas akvon malsupren humidigante la teron. Jen estas la origino de la akvofalo. Oni nomas ĝin "Fluganta Akvofalo el Nuba Valo". Rilate al tiu fajra drako, la dio metis ĝin sub glacion transportitan el la monto, sed pro ĝia alta temperaturo, la glacio degelis kaj formis termofonton.

La nomita termofonto situas en la urbeto Wentang piede de la monto Mingyue. Laboranto de la termofonto s-ro Liu Wei diris al ni, ke la termofonto havas eksterordinaran sanitaran utilecon, kaj de 800 jaroj, popularas tie bano en ĝia akvo. Li diris:

"La termofonto de la urbeto Wentang devenas de la lafo pli ol 400 metrojn subtere, la akva temperaturo restas inter 68 kaj 70 gradoj Celsiuse, la kristale klara akvo entenas pli multe da seleno kaj favoras por fortikigi la korpon kaj preventi kanceron."

Seleno estas tre utila mineralo por la homa sano, kaj la eksperimento pruvis, ke ĝi estas kancero-imuna. Lokanoj diris, ke apenaŭ ekzistas malsano de kancero en la urbeto Wentang, kaj la averaĝa vivlongo de lokaj loĝantoj estas pli alta je 5 – 10 jaroj ol tiu de aliaj lokoj.

Kiel sciate, ĝenerale termofontoj entenas sulfuron. Se la sulfura enteno de la termofonta akvo estas tro alta, la akvo odoras malagrable kaj pikas la haŭton. Tamen la termofonta akvo de Wentang entenas malmulte da sulfuro, sekve ĝi ne havas malagrablan odoron sed eĉ trinkeblas.

Oni diras, ke inter la jam ekspluatitaj termofontoj en la mondo, troviĝas nur du tiaj termofontoj kun la alta enteno de seleno kaj malalta enteno de sulfuro. Do krom la ĉina Wentang, la alia estas la fama termofonto Aix de Francio.

Nun pli kaj pli multaj homoj venas al Wentang por sin bani en ĝia termofonto. Lokanoj opinias, ke la monto Mingyue estas tre vizitinda. Parolante pri la monto, ili estas fieraj. Fraŭlino Jiang Wenfeng diris al ni, ke la monto Mingyue estas tre aprecinda por turistoj. Ŝi diris:

"Miaopinie, la monto Mingyue de la urbo Yichun estas ĉarma kaj tre vizitinda por ĉiuj homoj junaj kaj maljunaj."