• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-28 15:28:06    
Ankoraŭ estas serioza situacio de la tuta mondo kontraŭ narkotaĵoj (foto)

cri

La 26-a de junio estas la Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Neleĝa Transportado. En la sama tago en Vieno, plenuma estro de la oficejo de UN pri narkotaĵa regado kaj preventado de krimago Antonio Mario Costa publikigis novaĵan anoncon, li esprimis, ke kvankam la internacia socio akiris iujn fruktojn kontraŭ narkotaĵoj en la lastaj jaroj. tamen la situacio de la tuta mondo kontraŭ narkotaĵoj ankoraŭ estas serioza, la rilatoj inter narkotaĵaj misuzo kaj kontrabando, organizita krimago, armila kontrabando kaj terorismo estas pli kaj pli evidentaj.

Laŭ cifero liverita de la oficejo de UN pri narkotaĵa regado kaj preventado de krimago kaj internacia rega departemento de narkotaĵoj, la nuna situacio de la tuta mondo kontraŭ narkotaĵoj montras tri karakterojn:

Unue, ne reduktiĝis sed multiĝis produktado, kontrabando kaj misuzo de narkotaĵoj. Nuntempe en la mondo preskaŭ 3 milionoj da homoj okupiĝas pri narkotaĵa plantado, la planta areo atingis milionon da hektaroj. La komerca kvanto de narkotaĵoj ĉiujare de la tuta mondo atingis milojn da miliardoj da usonaj dolaroj. Nordamerika regiono estas la plej granda narkotaĵa merkato en la mondo, Usono estas la plej granda ununura merkato de kokaino. Afganio jam fariĝis la plej granda neleĝa planta loko de narkotaĵoj en la mondo. Institucio de UN kontraŭ narkotaĵoj opinias, ke la narkotaĵa problemo jam serioze malhelpis rekonstruadon de Afganio, kaj eble detruos ĉiujn fruktojn akiritajn en demokratia procezo.

Due, produktado, kontrabando kaj misuzo de komponita narkotaĵo plue evoluas. Kreskanta bezonado de neleĝa narkotaĵa merkato al malmultkostaj narkotaĵoj kaŭzis, ke narkotaĵ-kontrabanda grupo kaj misuzantoj de narkotaĵoj serĉus komponitajn narkotaĵojn, anstataŭajn narkotaĵojn kaj hemiaĵojn, kun kiuj oni povas facile produkti narkotaĵojn. Tio akcelis ekspluatadon de narkotaĵoj kaj stimulis komercadon de limigitaj narkotaĵoj kaj psikomedikamento en nigra merkato. Kvankam ellaboro kaj praktiko de internacia traktato pri medikamenta regado ludis detenan rolon al misuzo de limigitaj medikamentoj, tamen translokigo kaj misuzo de limigitaj medikamentoj fariĝis problemo komune vizaĝata de evoluantaj kaj evoluintaj landoj.

Trie, reta apoteko fariĝis nova vojo de neleĝa komercado de limigitaj medikamentoj. Apero de reta apoteko plivastigis kaj faciligis servan sistemon de kuracado kaj medikamento kaj samtempe liveris facilon al cirkulo de limigitaj kaj neleĝaj medikamentoj.

En marto de la kuranta jaro, en la 48-a kunveno de la komisiono de UN pri narkotaĵoj okazinta en Vieno, 53 membrolandoj sufiĉe diskutis pri regado de narkotaĵa fonto, preventado de aidoso kaj politikoj de diversaj landoj kontraŭ narkotaĵoj. Plejparte da landoj pledas por severa atako kontraŭ produktado, kontrabando kaj misuzo de narkotaĵoj, tamen nemultaj landoj prezentis laŭleĝigi narkotaĵojn. Tio montras, ke ankoraŭ ekzistas diverĝo inter diversaj landoj pri politikoj kontraŭ narkotaĵoj. La internacia socio plifortigu kunlaboron kaj prenu unuecan agadon, nur tiam oni povu efike haltigi tendencon de narkotaĵa krimago.