• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-28 15:53:56    
Kiel la irana nuklea problemo disvolviĝos

cri

Post sukcesa elektiĝo de irana kandidato Mahmoud Ahmadinejad en prezidenta elektado, disvolviĝo de la irana nuklea problemo fariĝas fokusa problemo atentata de la internacia socio. Laŭ publika opinio, sukcesa elektiĝo de Mahmoud Ahmadinejad probable pliigos nekomfirmecon de solvo de la irana nuklea problemo per diplomatia rimedo.

En oktobro de 2003, Britio, Francio kaj Germanio, tri membrolandoj de EU komencis fari intertraktadon kun Irano pri la nuklea problemo. En novembro de 2004, Irano deklaris haltigi urani-riĉigon, faris plu intertraktadon kun EU kaj tiel evitis prezenton de la irana nuklea problemo al SK de UN. Tamen postaj intertraktadoj inter EU kaj Irano ne akiris ajnan progreson kaj eĉ estis en stagnoj. En restariga intertraktado okazinta en majo de la kuranta jaro, la du flankoj finfine atingis komunan konon, t.e. la du flankoj refoje okazigos intertraktadon pri la nuklea problemo kaj EU liveros detalan planon pri ekonomia helpado al Irano pro ĝia ĉesigo de urani-riĉigo.

Post sukcesa elektiĝo de Mahmoud Ahmadinejad, Britio, Francio kaj Germanio tuj esprimis sintenon pri la irana nuklea problemo komune zorgata. Brita ekster-afera ministro Jack Straw esprimis esperon, ke Irano povos kiel eble plej frue esprimi sintenon pri la nuklea plano alte atentata de la internacia socio. Germana ekster-afera ministro Joschka Fischer diris, ke Irano jam marŝis al ĝusta direkto en evito de cirkulado de grandskalaj mortigaj armiloj, tamen Irano devas liveri objektivan garantion pri tio, ke ĝia nuklea tekniko servas por paco. Franca ekster-afera ministro Philippe Douste-Blazy esprimis esperon, ke Irano daŭre ĉesigos urani-riĉigon.

En la 26-a tago, en la unua gazetara konferenco post sia elektiĝo, Mahmoud Ahmadinejad eksplikis sian ĉefan starpunkton pri internaj aferoj, diplomatio kaj aliaj. Parolante pri la irana nuklea problemo, li reasertis, ke Irano posedas rajton pace disvolvi la nuklean teknikon kaj, rilate al disvolvo de nuklea tekniko, konsideras ĉefe bezonon de la propra lando en kampoj de energio kaj medicino. Li esprimis, ke surbaze de protekto de ŝtataj interesoj kaj persisto en paca utiligo de nuklea tekniko, Irano deziras daŭre fari intertraktadon kun EU. Tamen li urĝis EU kiel eble plej frue manifesti sincerecon por fari intertraktadon kaj teni kunlaboron kun Irano.

Kvankam Mahmoud Ahmadinejad esprimis deziron daŭrigi intertraktadon, tamen analizantoj ĝenerale opinias, ke unuflanke irana starpunkto pri la nuklea problemo estas irana makroskopa starpunkto kaj ĝi ne ŝanĝiĝos pro alterno de prezidento. Aliflanke laŭ sinteno de Mahmoud Ahmadinejad en gazetara konferenco okazinta en la 26-a tago, irana starpunkto pri la nuklea problemo probable estos forta kaj firma kaj tiel pliigos nekomfirmecon de solvo de la irana nuklea problemo per diplomatia rimedo.