• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-28 16:18:37    
Iom pri ekspozicioj de pentraĵoj de Kang Yaonan

cri

Kang Yaonan opinias, ke pentrado ne nur alportis karieran sukceson al li, sed ankaŭ ŝanĝis lian melankolian temperamenton. De infanaĝe li suferis astmon kaj estis malforta, cetere lia patrino forpasis tro frue kaj tio forte batis lin, tial li tago post tago estis melankolia.

Post transprofesiiĝo al pentrado, li per sia peniko, ellasis sian izolecon kaj ĉagrenon. Pro tio, li decidis utiligi pentradon por helpi aliajn homojn kaj per tio li povas ŝanĝi sian melankolian temperamenton. Iom post iom, li estas gaja kaj leĝera. Kang Yaonan opinias, ke helpo al alia homo signifas helpon al si mem. Li memlernis teorion de okcidenta arta kuracado kaj trovis artan kuracan rimedon komforman al ĉinoj. Cetere li okazigis lecionon de psika resaniĝo en virina malliberejo por fari psikan kuracon al krimulinoj. Li diris:

"Arto estas esprimi ion deziratan de vi. Ĝi estas individua tagnoto kaj ne ludas ajnan rolon. Se ĝi sin interligas kun la socio, do ĝia rolo estas pli granda. Ĝi povas helpi pli multajn homojn kaj altigi ilian kapablon, tiam ĝi ne nur povas solvi kelkajn individuajn problemojn."

En iu hazarda okazo, Kang Yaonan ekatentis aferon de la ĉina ĉeftero pri prevento kaj kuraco de aidoso . En aŭgusto de la pasinta jaro, li veturis al Youan Hospitalo de la provinco Hebei por viziti aidosulojn. vidante, ke ĉiutage tiuj aidosuloj akceptas kuracadon en kuracejo kaj toleras duoblajn premojn psikan kaj fizikan, li sentas sin malkomforta. Li esperas transloki tiujn aidosulojn al pli leĝera kuraca medio por ke ili havu serenan animon. Tial li proprainiciate aranĝis ilin fari viziton al pekina pentrista vilaĝo kaj gvidis ilin fari vojaĝon.

Kang Yaonan faris psikan resanigon por aidosuloj per sia arta kuraca rimedo. Li senĉese kuraĝigis ilin pentri ion kaj koni ilian animon per analizo de iliaj pentraĵoj. Cetere li planis respondan kuracan projekton laŭ karaktero de aidosuloj.

Kang Yaonan elspezis multe da tempo kaj energio por helpi aidosulojn. Enspezo de vendo de liaj pentraĵoj en la ekspozicio estos donacata al Ĉina Venerologia kaj Aidosa Fonduso. Laŭ li, lia forto estas limigita, tial li esperas, ke la ekspozicio de liaj pentraĵoj kuraĝigos pli multajn homojn helpi aidosulojn.