• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-28 16:29:35    
Schroeder ne atingis siajn celojn en sia vizito al Usono

cri

La 27-an de junio en la Blanka Domo, germana ĉefministro Gerhard Schroeder, kiu faras viziton en Usono, intervidiĝis kun usona prezidento George W. Bush. Oni konstatis de la cirkonstanco de la intervidiĝo, ke Gerhard Schroeder ne atingis siajn antaŭatendatajn celojn per ĉi-foja vizito al Usono.

Nuntempe Gerhard Schroeder estas ege okupita pri la ĝenerala elektado, tial la tempo por lia eksterlanda vizito estas tre "valora". Pro tio li reduktis sian 5-tagan viziton al Usono en 2-tagan. Antaŭ lia atingo en Usono, analizistoj jam montris, ke lia ĉi-foja vizito al Usono havas du ĉefajn celojn, t.e., gajni usonan promeson pri subteno al tio, ke Germanio fariĝu konstanta membro de la Sekureca Konsilio, kaj plibonigi la rilatojn inter Germanio kaj Usono, por ke la premado vizaĝata de Gerhard Schroeder en la ĝenerala elektado estu mildigita. La germana registaro ne multe esperas, ke ĉi-foja vojaĝo de Gerhard Schroeder al Usono ŝanĝos la starpunkton de Usono, tamen Gerhard Schroeder ankoraŭ deziras klopodi por atingi la celojn per tiu ĉi vizito.

Post sia interparolo kun germana ĉefministro Gerhard Schroeder, Bush diris en la komuna gazetara konferenco okazigita en la Blanka Domo, ke Usono ne oponas kontraŭ iu ajn lando pri ĝia peticio por la konstanta membreco de la Sekureca Konsilio. Tamen li ne eksplicite esprimis sian subtenon al Germanio, ke ĝi fariĝu konstanta membro de la Sekureca Konsilio. Pro tio, Gerhard Schroeder diris, ke rilate al la problemo de plivastiĝo de la Sekureca Konsilio, inter Germanio kaj Usono ankoraŭ ekzistas diverĝoj, tamen li esprimis ĝojon, ke Bush ne oponas kontraŭ la eniĝo de Germanio en la konstantan membraron de la Sekureca Konsilio.

Analizistoj montris, ke Usono ne ŝanĝis sian starpunkton rilate al la germana peticio por fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio, kaj la dulandaj rilatoj, malvarmiĝintaj pro la diverĝoj pri la iraka milito, ne estis evidente plibonigitaj. Pro tio Gerhard Schroeder ne ricevis subtenadon de Usono.

Unue, en sia parolo George W. Bush emfazis, ke Usono opinias, ke la reformado de Unuiĝintaj Nacioj estas pli grava ol la plivastiĝo de la Sekureca Konsilio. Usono esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj plifortigu administradon kaj altigu efikecon, sed ne volas vidi, ke post la plivastiĝo, la Sekureca Konsilio fariĝos malfacile kunordigebla plumba institucio. Tial li ne estis tiom entuziasma kiom Gerhard Schroeder rilate al la peticio de Germanio por fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio. En la gazetara konferenco, Bush foje kaj refoje emfazis, ke krom la reformado de la Sekureca Konsilio, oni bezonas fari pli vastan reformadon en Unuiĝintaj Nacioj.

Due, Bush ankoraŭ ne forgesis la farojn de Germanio, precipe de Gerhard Schroeder, kiu oponas kontraŭ la iraka milito. Oficistoj de Germanio kaj Usono asertis, ke la rilatoj inter Bush kaj Schroeder jam elvaliĝis post la intervidiĝo de la du gvidantoj en la komenco de la kuranta jaro, tamen fakte la rilatoj inter Usono kaj Germanio ankoraŭ estas malvarmaj. Dum ĉi-foja intervidiĝo, ambaŭ flankoj mildigis sian tonon koncerne la irakan problemon.

Laŭ la publika opinio, Gerhard Schroeder ne ricevis subtenon de Usono rilate al la germana peticio por fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio, nek ricevis la politikan subtenon de Usono al si mem.