• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 16:49:24    
Kien iros rilatoj inter Irano kaj okcidentaj landoj?

cri

La rezulto de la 2a-raŭnda balotado de la irana prezidenta elektado okazinta en la 24-a de junio estis ekster la atendo de multaj personoj en kaj ekster Irano. En la balotado fiaskis la eksa prezidento Ali Akbar Hashemi Rafsanjani, kiu, antaŭ la balotado, estis rigardata kiel la plej probabla venkonto, sed fine venkis kiel "nigra ĉevalo" Mahmoud Ahmadinejad, urbestro de Teherano kaj reprezentanto de la konservativa skolo. Kien iros la rilatoj inter Irano kaj la okcidentaj landoj? Oni jam faris plurajn divenojn pri tio.

La elektiĝo de Mahmoud Ahmadinejad kiel la nova prezidento de Irano estas nedisigebla de multaj enlandaj faktoroj. Multaj iranaj balotintoj malkontentas pri la korupteco de la reformada skolo dum ĝia regado, la alta proporcio de senlaboruloj kaj aliaj enlandaj problemoj. Ili do donis la balotilojn al Mahmoud Ahmadinejad, kiu promesis puni la koruptecon kaj altigi la vivnivelon de ordinaraj civitanoj.

En la flanko de eksteraj rilatoj, ankaŭ la politika porpledo de Mahmoud Ahmadinejad estis subtenata de la popolanoj. Koncerne al la rilatoj kun Usono, Mahmoud Ahmadinejad pledas por preni malmolan starpunkton. Antaŭ la ĝenerala elektado Mahmoud Ahmadinejad kritikis Usonon pro ĝiaj politikoj "kontraŭ la islama mondo". Pri la irana nuklea problemo, Mahmoud Ahmadinejad firme persistas en tio, ke Irano havas la rajton pace disvolvi la nuklean planon, opiniante, ke la starpunkto de la irana delegito, kiu faris intertraktadon kun Eŭropa Unio, estis tro mola.

En la unua gazetara konferenco okazinta en la 26-a de junio post sia elektiĝo kiel la nova irana prezidento, Mahmoud Ahmadinejad eksplikis siajn politikojn kaj orientilojn de la regado. En tiu gazetara konferenco, Mahmoud Ahmadinejad eksplicite esprimis, ke nuntempe Irano ne bezonas plibonigi rilatojn kun Usono. Rilate la nuklean problemon, li esprimis, ke Irano daŭre faros intertraktadon kun Eŭropa Unio surbaze de la protekto de ŝtataj interesoj kaj la rajto por pace utiligi la nukleajn teknikojn. Tamen Eŭropa Unio devas havi la sincerecon por fari la intertraktadon.

Okcidentaj amaskomunikiloj ĝenerale opinias, ke post la elektiĝo de Mahmoud Ahmadinejad kiel la nova prezidento de Irano, la starpunkto de Irano en traktado de ĝiaj rilatoj kun la okcidentaj landoj estos pli kaj pli malmola. Ne multe pliboniĝos la rilatoj inter Irano kaj Usono, male, inter la du flankoj probable naskiĝos pli multaj konfliktoj. Tamen kelkaj analizistoj opinias, ke ankoraŭ ne estas klare, kien iros la rilatoj inter Irano kaj la okcidentaj landoj.

Unue, post sia enoficiĝo kiel la irana prezidento, Mahmoud Ahmadinejad devas konsideri la internacian kaj enlandan grandan medion. La ĉefa tasko por Mahmoud Ahmadinejad post lia elektiĝo estos ke li solvu la enlandajn problemojn kaj plenumu siajn promesojn por puni koruptecon kaj altigi la popolan vivnivelon. Por tio Irano bezonas relative stabilan internacian medion.

Due, mankas al Mahmoud Ahmadinejad spertoj en traktado de eksteraj rilatoj. Li do probable plimulte dependos de la antaŭa personaro pri eksteraj aferoj. Tiel la iranaj diplomatiaj politikoj eble tenas certagradan kontinuecon kaj ne aperos grandaj ŝanĝiĝoj.

Antaŭ la fino de ĉi-jara julio Eŭropa Unio kaj Irano faros novan intertraktadon pri la nuklea problemo. Tiam oni pli klare vidos la novajn diplomatiajn politikojn de Irano post la prezidentiĝo de Mahmoud Ahmadinejad.