• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 17:34:49    
Jarsimbolaj bestoj kaj totemo (foto)

cri

En Ĉinio vivas 56 nacioj kaj ĉiu nacio havas sian totemon. Drako estas prenata de multaj nacioj kiel totemo. Parto de la nacioj dividi ĝas en plurajn klanojn laŭ la respektiva kultata totemo. Ekzemple tigro estas totemo de la tigra klano kaj koko-totemo de la koka klano de Baj-nacio. Drako, tigro kaj koko estas 3 el la 12 jarsimbolaj bestoj, sed kiel totemo, ili aperis pli frue ol jarsimbolaj bestoj.

Nur 1 el la 12 jarsimbolaj bestoj estas imagita. Tio estas drako. La ĉina drako havas fundamentajn karakterizaĵojn de totemo kaj estas kultata de ĉiuj nacioj. La ntikva libro "Determinoj de Ideogramoj" diras, ke "drako estas la plej longa besto kun skvamaro. Ĝi povas sin kaŝi, grandi ĝi kaj malgrandiĝi, longiĝi kaj mallongiĝi. En printempo ĝi ascendas la ĉielon kaj mergi ĝi en aŭtuno en profunda akvo". En mito Yandi, Huangdi, Yao, Shun kaj Liu Bang, la unua imperiestro de Han-dinastio, havas iajn rilatojn kun drako aŭ en maniero de naskiĝo aŭ en aspekto, kaj ili nomis sin ido de drako. Eĉ nun la ĉinoj ŝatas nomi sin idaro de drako. En Ĉinio plejparto de la nacioj prenas drakon kiel dio-protektanton.

Ankaŭ serpento estas grava totemo, kiu poste fari ĝis dio. En ĉina mito estas Dio Fuxi kaj diino Nüwa, kiuj havas homan kapon sed serpentan korpon. Ili estis gedioj de generado. Amb aŭ aperas en novjara bildo kiel intervolvi ĝantaj serpentoj. Ili havas afablan mienon. Nüwa simbolas patrinecon kaj Fuxi - patrecon. Nun ankor aŭ multaj homoj kultas diinon Nüwa. En kamparo de iuj lokoj de Ĉinio oni kultas serpenton kiel dion kaj kamparanoj ĝojas, se serpento aperas en ilia hejmo. Ili kredas, ke serpento protektas la familianojn kaj la grentenujo neniam elĉerpi ĝos dank' al apero de serpento.

Rato okupas la unuan lokon inter la 12 bestoj kaj estas kultata kiel totemo de iuj nacioj. En prahistorio nemalmultaj klanoj opiniis, ke rato estas ilia prapatro. Ili fieras, ke ili estas posteuloj de rato. Ili bildigas kaj skulptas raton kaj solene kultas ĝin en festoj por peti ĝian protekton.

La tigra klano de Baj-nacio prenas blankan virtigron kiel sian prapatron kaj kredas, ke tigro ne damaĝas ilin.

La koka klano de Baj-nacio kredas, ke iliaj prapatroj elkovi ĝis el ovoj de ora koko, ke koko antaŭscias la estontecon kaj protektas ilin.

Porko-dio estas kultata de nordaj ĉasantaj nacioj. Manĉuroj opinias, ke ĝi estas granda dio, ke ĝia korpo estas pli granda ol monto, ĝia hararo pli densa ol arbaro kaj ĝi estas patronanto de la nacio.

Naŝi-nacio kultas bovon, ke ĝi estas dia besto kreinta la mondon.

Nomadoj kaj ĉasantaj nacioj en la nordo de Ĉinio kultas ĉevalon. Manĉuroj kultas ĉevalo-dion. En ilia imago dia ĉevalo estas blanka, ĝia vosto kaj neniam pritondita, kaj ĝiaj vostharegoj estas ligitaj per multkolora silka rubando.

Kazaĥoj kultas kapron. Ili kultas kaprodion opiniante, ke ĝi regas ĉiujn kaprojn en la mondo. Ili esperas abundan reprodukti ĝon de kaproj pere de kultado al kapro-dio. Ili kultas ankaŭ ŝafon. Kulto al kapro kaj ŝafo pruvas, ke kapro kaj ŝafo estas unue bredataj de homoj.

Han-nacio estas unu el la nacioj, kiuj pli frue dresis hundon. Manĉuroj kultas hundon kaj rigardas ĝin favoranto de la nacio. Ili ne buĉas nek batas ĝin kaj neniam portas ĉapon el ĝia pelto.

Jao-nacio en Gungxi kultas simiinon kredante, ke ŝi estas prapatrino de la nacio. Jao-nacio ne ĉasas nek man ĝas simion.

Leporo ne estis prenata kiel totemo, sed en mito ĝi vivas en la luno kune kun feino Chang'e kaj viro Wu Gang. Chang'e estis edzino de reĝo, kiu paffaligis 9 el la 10 sunoj sur la ĉielo. Foje ŝi ŝtele englutis senmortigan pilolon kaj flugis en la lunon. En la luno ŝi suferis de granda soleco kaj nostalgio kaj malsaniĝis. Feliĉe ŝi havas amikon Wu Gang kaj jadan leporon. La leporo ĉiutage pistas kuraĉerbojn por ŝi kaj Wu Gang faras por ŝi osmantan vinon. La medikamento kaj vino faras ŝin ĝoja kaj ŝi dancas en kontentiĝo. Sed la homoj sur la tero vidas ŝin dancanta nur unu fojon en jaro, nome en la 15-a tago de la oka monato laŭ la luna kalendaro. Ili kultas la leporon kiel medikamentan dion, malgr aŭ ke ĝi preparas medikamenton nur por Chang'e. Ili rigardas ĝin bonkora kaj aŭspicia kaj prenas ĝin kiel unu el la 12 jarsimbolaj bestoj.