• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-29 17:35:12    
Kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso (2)

cri
La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto
Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta: la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.
Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento; en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni; tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la tiel nomata kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferojn, similajn al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros dekstra aŭ maldeksta tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstra-manuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro.
Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.
Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo estas io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon: Mi venis al Bulonjo per trajno: Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ – almenaŭ humure aŭ poezie – mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.
Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akceptas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.
Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.