• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 10:58:04    
Ĉina kultura eminentulo—Yan Zi

cri
En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno de Ĉinio antaŭ pli ol 2 500 jaroj dekadencis la dinastio Zhou, kies princolandoj senĉese batalis por vastigi sian teritorion dum multaj jaroj. En tiu periodo, inter tiuj princolandoj sinsekve aperis kelkaj potencoj, kaj ankaŭ naskiĝis kelkaj famaj politikistoj.

Yan Zi (?—500a.K) origine nomiĝis Yan Ying, tamen posteuloj respekte titolas lin Yan Zi (Majstro Yan). Laŭ historia kroniko, li altis nur ĉirkaŭ 1, 4 metron, tamen li estis erudicia, talenta, humura kaj saĝeca. Dum 55 jaroj li partoprenis en ŝtata regado de la princolando Qi kaj transvivis regan periodon de tri princoj, Jiang Huan (581a.K—554a.K), Jiang Guang (553a.K—548a.K) kaj Jiang Chujiu (547a.K—490a.k). La princolando Qi troviĝis en nuna Shandong, marborda provinco, orienta Ĉinio. Ĝi estis la plej potenca princolando en la komenco de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno. En la mezo de la sesa jarcento antaŭ Kristo, kiam Yan Zi ekpartoprenis en ŝtata regado, la princolando Qi jam perdis sian potencan lokon. Yan Zi dediĉis sian tutan energion al la princolando Qi, kvankam li ne povis helpi ĝin restarigi iaman potencon, tamen liaj kuraĝeco kaj saĝeco estas laŭdataj de la posteuloj, kaj postrestis multaj rakontoj konataj pri li.

Yan Zi plurfoje servis kiel sendito en aliaj princolandoj, la rakonto pri lia dufoja servado de sendito en la princolando Chu estas bone konata. Koninte lian malaltan staturon, princo de la princolando Chu ĉiam intencis mistifiki lin. Kiam Yan Zi unuafoje vizitis la princolandon Chu kiel sendito, la princo ordonis al siaj subuloj enirigi lin tra la malgranda pordo apub la pordego de la urba muro. Sciinte pri intenco de la princo, li serioze rifuzis, "Oni eniras tra hunda truo, nur atinginte hundan landon, tamen kiel sendito mi vizitas la princolandon Chu, do mi nepre ne devas eniri tra hunda pordo." Senalternative gardistoj bonvolis lin enirigi tra la pordego. Vidinte Yan Zi, la princo intence demandis lin, "Ĉu la princolando Qi sendis vin al ni pro tio, ke ĝi ne havas taŭgan homon krom vin?" Yan Zi trankvile respondis, "La princolando Qi havas sian kutimon pri sendito, ke ĝi nomumas saĝan kaj talentan homon sendito al virta lando, dum al gangrena lando ĝi sendas stultan kaj senpovan homon. Kaj mi, kiel la plej malsaĝa kaj sentalenta homo el la senditoj, estas nature sendita al la princolando Chu".

Kiam Yan Zi duafoje vizitis la princolandon Chu kiel sendito, la princo decidis refoje mistifiki lin. En bankedo aranĝita de la princo por Yan Zi, du soldatoj, eskortante kaptiton, petis aŭdiencon de la princo, ili diris, ke la kaptito, veninta el la princolando Qi, ŝtelis ilian posedaĵon. Rigardante al Yan Zi, la princo intence diris, "Ĉu la homoj en la princolando Qi estas denaskaj ŝtelistoj?". Aŭdinte Yan Zi tenis sin ankoraŭ aplomba, kaj tuj li memoris pri la rivero Huai de la dulanda landlimo. Per la legendo pri oranĝarboj sur la du bordoj de la rivero li faris fortan rebaton, "Oranĝarboj kreskantaj sur la suda bordo de la rivero produktas dolĉajn fruktojn, dum tiuj sur la norda bordo donas la amarajn, tion kaŭzis malsamaj grundo kaj akvo. Civiluloj, loĝantaj en la princolando Qi, neniam ŝtelis ion, tamen atinginte la princolando Chu ili faris ŝteladon. Ĉu grundo kaj akvo de Chu helpas al la homoj fari tian fiagon?" La sprita respondo refoje supervenkis la princon.

Similaj anekdotoj pri Yan Zi estas tre multaj. Konduto de Yan Zi montras lian regadan koncepton, pace trakti kun aliaj kaj akcepti ties malsamajn opiniojn. Li iam admonis al la princo Jiang Chujiu de la princolando Qi, ke princo devas permesi al la oficistoj esprimi malsamajn opiniojn pri ŝtata regado, kaj absoluta unueco helpas nenion.