• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 15:45:36    
Rangifero (foto)

cri

La rangifero (Rangifer tarandus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj vivas en la Norda Poluso, Ĉinio, Rusio, Norvegio, Svedio, Kanado, Alasko kaj Groenlando. Ĝi longas 1,2-2,2 metrojn, kun vosto 10-21 centimetrojn longa, kaj altas 1,1-1,4 metrojn. La plenkreska rangifero povas atingi la pezon de 318 kilogramoj. La bredata rangifero estas iom malpli granda ol la sovaĝa. Ĝi estas la unika specio el la familio de cervedoj, kies maskloj kaj femaloj ambau portas kornojn. La rangifero havas densajn vilojn kovritajn de rektaj kaj rigidaj haroj, kiuj povas rezisti kontrau frosto. Ĝi ankau havas harojn sur la muzelo kaj oreloj. Ĝiaj plataj kaj larĝaj hufoj kun profundaj fendoj estas taugaj por irado sur mola grundo kaj neĝo. La rangiferoj forte diferencas inter si en harkoloro. Estas rangiferoj grizaj, brunaj aŭ malhelbrunaj. Iuj eĉ havas helajn aŭ blankajn harojn sur la abdomeno, koksoj kaj internaj flankoj de la kvar membroj. Vintre la haroj fariĝas preskaŭ grizblankaj.

La rangiferoj estas plej migremaj. Ili tre emas loĝi grupe. Somere dekoj da femalaj kaj junaj rangiferoj serĉas manĝaĵojn kune. Escepte de la oestra periodo en aŭtuno, la maskla rangifero ne vivas kune kun femalaj. En la oestra tempo la maskla rangifero kolektas ĉirkaŭ si grupon da femalaj, kiuj foje atingas pli ol 30. La maskla rangifero gardas la femalajn kontraŭ atenco de aliaj masklaj rangiferoj. Tiutempe junaj rangiferoj vivas ankaŭ kune kun siaj patrinoj. Post la oestra periodo la malgrandaj grupoj kune translokiĝas. Granda grupo ĝenerale konsistas el miloj da rangiferoj. La rangifero manĝas ĉefe herbojn, arbofoliojn, muskon kaj likenon. Ĝi havas neakrajn okulojn kaj orelojn, sed akran flaradon. Ĝi estas tre lerta en naĝado. Ĝi naĝas ne tre rapide, sed povas naĝi longan distancon. Septembre kaj oktobre ĝi estas en la oestro, maje kaj junie la femala rangifero naskas idon. La gravedeco daŭras 240 tagojn. Ĉiufoje ĝi naskas unu aŭ du idojn. La ĵus naskita rangifero ne havas makulojn sur si. Ĉirkaŭ du monatojn post sia naskiĝo la rangiferidoj ĉesas mamsuĉi kaj sekvas siajn patrinojn por translokiĝi. Ili maturiĝas post unu kaj duona jaroj. La vivo daŭras 15 jarojn.