• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 17:03:20    
Baj-oj sur altebenaĵo

cri
Ĉe urbeto, sur du grandaj banjanoj, sidas miloj kaj miloj da ardeoj. Frumatene, ili flugas al lagbordo por serĉi manĝaĵon, dume baj-aj fiŝistoj movas boatojn por kapti fiŝojn. Tiu urbeto, kie harmonie kunvivas la homoj kaj la birdoj, estas nomata Xizhou sidanta ĉe Diancang-monto kaj Erhai-lago.

La klara lagakvo bluas kiel la ĉielo. La fiŝistoj manipulantaj ĉu fiŝkanojn, ĉu fiŝretojn, aspektas serenaj kaj senzorgaj. La fiŝagloj sagacaj kiel ĉaŝundo foje-refoje buŝe portas fishojn el la akvo kaj ricevas de la mastro fiŝetojn au gastropodojn kiel rekompencon. La fiŝistoj surlage pasigas sian tutan tagon. Tagmeze, el ĉiuj kajutoj leviĝas kuirfumo. Vespere, la subiranta suno oranĝigas la ĉielon, la lagon kaj la revenantajn boatojn. Ekbruas la urbeto, ripozas la ardeoj sur la banjanoj, kaj la fiŝistoj postlasas siajn piedsignojn sur la ŝtonplata vojo...

La fishistoj estas gastamaj. Se vi eniras en iun ajn antikvecan domon, la gastigantoj regalas vin tri-foje per teo laŭ la baj-a maniero: Je la unua fojo estas amara teo preparita el tefolioj rostitaj en argila poto sur fajro, je la dua estas dolcha teo konsistanta el juglando kaj bruna sukero, kaj je la tria estas gustoreveka teo el zingibro, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum), mielo ktp. La gastigantoj klarigas, ke ili unue trinkigas al vi amaran teon, por ke vi sentu malfacilecon de la vivo, kaj poste proponas al vi dolĉan teon por deziri al vi mielan vivon. La loĝantoj estas fieraj pro siaj prapatroj kaj la 2100-jara historio de la urbeto. Ili konigas, ke ne ĉiuj iliaj prapatroj sin vivtenis per fiŝkaptado, ili scipovis teksi kaj lig-tinkturi ŝtofon, kaj la komerco de lig-tinkturitaj ŝtofoj prosperis enlande kaj en Birmo, Hindio... Tiel la urbeto fariĝis grava en komerco sur la antikva Suda Silka Vojo. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la riĉaj komercistoj konstruis tie multe da domoj kaj postlasis al la urbeto malnovajn domojn luksajn kun bele ornamitaj traboj.

Ankaŭ la Papilia Fonto estas fiero de la loĝantoj. En ĉiu somerkomenco, la aromo de floroj kaj arboj ĉe la fonto allogas sennombrajn papiliojn. La diverskoloraj papilioj flirtas au interkrochiĝas unu al alia en ĉenoj pendantaj de la arbosupro ĝis la lagosurfaco. Antikvuloj notis tian mirindan spektaklon, kiu nun ankoraŭ allogas sennombrajn vizitantojn de malproksime. Pro tio la urbeto fariĝis fama turisma loko. Ankaŭ virinoj ĉe Erhai-lago sin okupas pri turisma komerco. El lig-tinkturita ŝtofo ili faras vestojn kaj jupojn kun brodita bordero kaj vendas ilin al turistoj.

Same kiel ĉiuj aliaj baj-oj, la tieaj fiŝistoj kredas je Propra Dio, kiu estas imperiestro, popola heroo aŭ totemo. Unu au kelkaj vilaĝoj kredas je unu Propra Dio. Ĉiu vilaĝo havas templon de Propra Dio. Propra Dio estas rigardata kiel patrona dio de la vilaĝo. En la 23-25-a de la kvara monato laŭ la ĉina luna kalendaro la baj-oj solenas la Feston de Propra Dio. Tiam la vilaĝanoj loĝantaj ĉirkaŭ Erhai-lago, gvidate de la plejaĝulo, kaj kantas kaj dancas, kaj kolektiĝas en la plej granda templo de la urbeto por preĝi por riĉa rikolto kaj longa vivo. Post tutnokta amuzado oni iras al Erhai-lago kaj pie kultas Dion de Lago.