• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 17:31:23    
Malsamaj reagoj de diversaj sociaj rondoj de Irako al parolo de Bush

cri

La 28-an de junio, je la unu-jariĝo de la transdono de la suvereneco al Irako fare de la koalicia armeo de Usono kaj Britio, usona prezidento George W. Bush faris televidan parolon. Li persiste rifuzis doni tagordon pri retiriĝo de la usona armeo el Irako.

Bush esprimis, ke Usono forlasos Irakon, nur post kiam ĝi plenumos siajn misiojn. Li samtempe diris, ke la usonaj politikoj al Irako gajnis kelkajn fruktojn, ekzemple, la koalicia armeo sukcese transdonis la regpotencon al Irako, Irako okazigis la elektadon de la Nacia Asembleo kaj la trejnado al irakaj sekurecaj personoj fare de la usona armeo gajnis progreson. Tamen li ankaŭ konfesis, ke la iraka milito kostas tro multe. La parolo de Bush vekis malsamajn reagojn kaj komentojn de diversaj sociaj rondoj de Irako.

Pri la usona armea retiriĝo, iuj irakanoj maltrankvilas pri tio, ke se la plurlanda trupo kun la usona armeo kiel ĉefo tro frue retiriĝus el Irako, Irako ne povus garantii la sekurecon, ĉar la iraka armeo nun ankoraŭ ne havas sufiĉan kapablon por defendi la ŝtaton. Tamen aliaj irakanoj opinias, ke la regpotenca transdono de la koalicia armeo de Usono kaj Britio al Irako estis nur surfaca fenomeno. Ĉirkaŭ 140 mil usonaj armeanoj restas en Irako, tio ne nur malhelpas la kompletan prenon de la regpotenco fare de la iraka transira registaro, sed ankaŭ manifestas la intencon de Usono por longtempe okupi Irakon. Ili opinias, ke pro tio la irakaj kontraŭ-usonaj rezistaj organizoj ricevis grandan helpon de multaj popolanoj. Se Usono ne donos sian tagordon pri retiriĝo el Irako, la perfortaj agadoj de la kontraŭ-usonaj armitoj ne finiĝos kaj Irako neniam trankvilos. En la 29-a de junio, sunaisma personulo, ministro pri elektro de la eksa iraka provizora registaro, Ayham al-Samarie proklamis, ke la irakaj rezistaj organizoj jam elmetis premisajn kondiĉojn por fari pacan intertraktadon kun Usono kaj la iraka transira registaro, t.e., Usono en la venontaj 1 ĝis 3 jaroj plenumu sian armean retiriĝon el Irako, disigu armitajn organizojn de ĉiuj partioj kaj sektoj, ĉesigu ĉiajn militajn agadojn kaj liveru garantion por la sekureco de la rezistaj organizoj.

Pri la kontribuo de Usono al la procezo de la iraka politika rekonstruado, iraka prezidento Jalal Talabani esprimis similajn opiniojn en la 28-a de junio. Li montris, ke la regpotenca transdono al Irako fare de la koalicia armeo de Usono kaj Britio ebligis la unuafojan demokratian liberan elektadon en la 30-a de januaro de la kuranta jaro. Tamen multaj irakanoj malkontentas pri la politika, ekonomia kaj sekureca rekonstruada procezo post la regpotenca transdono. Ili opinias, ke la ĝenerala elektado irinta laŭ la volo de Usono akrigis la konfliktojn inter diversaj naciecoj kaj diversaj religiaj sektoj de Irako. En la lasta unu jaro senĉese okazis eksplodigaj atakoj en diversaj lokoj de Irako. La usona armeo suferis grandegan perdon, tamen plej profunde damaĝitaj estas la irakaj popolanoj. De post la regpotenca transdono, pli ol 890 usonaj soldatoj mortis, tamen en la mallongaj du monatoj post la fondiĝo de la iraka transira registaro, pli ol 1 370 irakanoj mortis en diversaj atakaj eventoj.